Tim Berners-Lee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tim Berners-Lee
Persona informo
Tim Berners-Lee
Naskonomo Timothy John Berners-Lee
Naskiĝo 8-an de junio 1955 (1955-06-08) (68-jaraĝa)
en Londono
Religio Unitaria Universalismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Konkordo vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Reĝina Kolegio • Emanuel School vd
Familio
Patro Conway Berners-Lee vd
Patrino Mary Lee Woods vd
Gefratoj Mike Berners-Lee vd
Profesio
Okupo komputosciencistofizikistoprogramisto • universitata instruisto • retprogramisto • inĝenieroinventisto vd
Laborkampo informa teknologiokomputiko vd
Aktiva en CERN vd
Verkado
Verkoj TTT ❦
TTT-servilo ❦
WorldWideWeb ❦
Hiperteksto-Transiga Protokolo ❦
HTML ❦
Semantika Tut-Tera Teksaĵo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Timothy John "Tim" BERNERS-LEE, konata ankaŭ kiel TimBL (naskiĝis la 8-an de junio 1955)[1] estas angla informadikisto kaj la iniciatinto de la Tut-Tera Teksaĵo. En Marto 1989,[2] Berners-Lee proponis projekton al sia dunganto CERN, bazitan sur la koncepto de Hiperteksto, por faciligi la disdividon kaj la ĝisdatigon de informoj inter esploristoj nome inter kliento kaj servilo pere de Interreto iom ĉirkaŭ mezo de Novembro tiun saman jaron.[3][4][5][6][7] Tiele li konstruis la sistemon kiu fariĝis la fundamento de la TTT.

Li nun estras la W3C kiu superrigardas ĝian daŭran disvolviĝon. Li estas ankaŭ la fondinto de la TTT-Fondaĵo, kaj estas veterana esploristo kaj tenanto de fondinta sidloko ĉe la esplora laboratorio MIT Computer Science and Artificial Intelligence Laboratory (CSAIL).[8] Li estas direktoro de la Web Science Research Initiative (WSRI),[9] kaj membro de la konsilantaro de la MIT Center for Collective Intelligence.[10][11] En 2011, li estis nomumita kiel membro de la stabanaro de trustoj de Ford Fondaĵo.[12]

En 2004, Berners-Lee estis kavalirigita fare de la reĝino Elizabeto pro sia pionira laboro.[13][14] En Aprilo 2009, li estis elektita eksterlanda asociano de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj.[15][16] Li estis honorigita kiel "Inventanto de la ttt-ejo" dum la malferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2012, en kiu li aperis persone, laborante per ekstermoda NeXT Computer ĉe la Olimpika Stadiono de Londono.[17] Li tŭitis "This is for everyone" (tio estas por ĉiu),[18] kio tuj estis literumita per lampetoj LKE ligitaj al la sidlokoj de la 80,000 personoj de la publiko.[17]

Komenca vivo kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Berners-Lee naskiĝis en Londono, Anglio,[19] unu el la kvar filoj naskiĝintaj al Mary Lee Woods kaj Conway Berners-Lee. Liaj gepatroj laboris ĉe la unua komerce konstruita komputilo, nome la Ferranti Mark 1. Li lernis ĉe la Bazlernejo Sheen Mount, kaj poste iris al la lernejo de la sudokcidento de Londono nome Emanuel School el 1969 al 1973, tiame direct grant grammar school, kiu iĝis independent school en 1975.[1][13] Li iĝis entuziasmulo pri trajnoj jam infano, kaj li lernis pri elektroniko ludante per maketa fervojo.[20] Li studis ĉe la The Queen's College, Universitato de Oksfordo[1] el 1973 al 1976, kie li ricevis unuaklasgradan bakalaŭron pri fiziko.[19][21] Estante tie, li konstruis komputilon el malnova televidilo kiun li estis aĉetinta el riparvendejo.[22]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Post gradiĝo, Berners-Lee laboris kiel inĝeniero ĉe la telekomunika kompanio Plessey en Poole, Dorset.[19] En 1978, li aliĝis al D. G. Nash en Ferndown, Dorset, kie li helpis krei tipoformigan softvaron por presistoj.[19]

Berners-Lee laboris kiel sendependa dungisto ĉe CERN el Junio al Decembro 1980. En Ĝenevo, li proponis projekton bazitan sur la koncepto de hiperteksto, por faciligi la kunhavon kaj ĝisdatigadon de informaro inter esploristoj.[23] Por pruvi ĝin, li konstruis prototipan sistemon nome ENQUIRE.[24]

Lasinte CERN fine de 1980, li ek laboris ĉe la John Poole's Image Computer Systems, Ltd, en Bournemouth, Dorset.[25] Li estris la teknikan branĉon de la kompanio dum tri jaroj.[26] La projekto por kiu li estis laboranta estis "real-tempa demalproksime proceduravoko" kio havigis al li sperton pri komputilaj retoj.[25] En 1984, li revenis al CERN kiel partnero.[24]

En 1989, CERN estis la plej granda Interreta kerno en Eŭropo kaj Berners-Lee vidis oportunon por aligi hipertekston kun Interreto:

Citaĵo
 Mi devis nur preni la hipertekstan ideon kaj konekti ĝin al la konceptoj de Transmisia Kontrolprotokolo kaj DNS kaj ta—ta-ĈAN!—la World Wide Web
— Tim Berners-Lee[27]
Citaĵo
 Kreadi la reton estis reale malespera agado, ĉar la situacio sen ĝi estis tre malfacila kiam mi estis laborante ĉe CERN poste. Plimulto de la teknologio postulita en la reto, kiel la hiperteksto, la Interreto, multfontaj tekstaĵoj, estis jam dezajnita. Mi devis nur kunigi ilin. Temis pri paŝo ĝeneraligi, irante al pli alta nivelo de abstraktado, pensante ke ĉiuj dokumentarsistemoj estas eble parto de pli granda imaga dokumentarsistemo. 
— Tim Berners-Lee[28]
Tiu NeXT Computer estis uzita de Berners-Lee ĉe CERN kaj iĝis la unua retservilo en la mondo.

Berners-Lee verkis sian proponon en Marto 1989 kaj, en 1990, redistribuis ĝin. Ĝi tiam estis akceptita de lia administranto, nome Mike Sendall, kiu nomis liajn proponojn "vague, but exciting" (svagaj, sed ekscitaj).[29] Robert Cailliau estis sendepende proponinta projekton por disvolvi hipertekstan sistemon ĉe CERN, kaj aliĝis al Berners-Lee kiel partnero en siaj klopodoj por naski la reton.[24] Ili uzis similajn ideojn kiuj estis sub la sistemo ENQUIRE por krei la World Wide Web, por kiu Berners-Lee dezajnis kaj konstruis la unuan TTT-legilon. Lia programaro funkciis ankaŭ kiel eldonisto (nome WorldWideWeb, funkcianta en la operacia sistemo NeXTSTEP, kaj per la unua retservilo, CERN HTTPd (mallongigo de la "demona" komputila programaro Hypertext Transfer Protocol (Protokolo por Transigo de Hiperteksto).

Berners-Lee publikigis la unuan retejon, kiu priskribis la projekton mem, la 20an de Decembro 1990; ĝi estis disponebla en Interreto el la retejo de CERN. La retejo havigis klarigon pri kio kio estas la World Wide Web, kaj kiel homoj povus uzi serĉilon aŭ krei retservilon, same kiel pri kiel demarŝi per sia propra retejo.[30][31][32][33] La 6an de Aŭgusto 1991, Berners-Lee por unua fojo alŝutis en Usenet publikan inviton al kunlaborado kun la projekto WorldWideWeb.[34]

En listo de 80 kulturaj momentoj kiuj formis la mondon, elektita de stabanaro de 25 elstaraj sciencistoj, akademianoj, verkistoj kaj estroj el la tuta mondo, la invento de la World Wide Web estis rangigita kiel numero unua, kaj oni aldonis tiun aserton, "La plej rapide kreskanta komunikila rimedo el ĉiu tempo, Interreto ŝanĝis la formon de la moderna vivo porĉiame. Ni povas konekti unu kun alia tujtuje, tra la tuta mondo."[35]

En 1994, Berners-Lee fondis la W3C en la Massachusetts Institute of Technology. Ĝi enhavis variajn kompaniojn kiuj intencis krei normigojn kaj rekomendojn por plibonigi la kvaliton de la reto. Berners-Lee faris sian ideon disponebla senpage, sen patento kaj sen aŭtorrajtoj. La konsorcio de la World Wide Web decidis, ke iliaj normoj estos bazitaj sur teknologio sen aŭtorrajtoj, por ke ili facile povus esti adoptita de ĉiu ajn.[36]

Berners-Lee partoprenis en klopodoj de Curl Corp por disvolvi kaj promocii programlingvaĵon Curl.[37]

En 2001, Berners-Lee iĝis patrono de East Dorset Heritage Trust, kaj antaŭe loĝis en vilaĝo Colehill en Wimborne, Orienta Dorset.[38] En Decembro 2004, li akceptis profesorecon en komputiko en la School of Electronics and Computer Science, de la Universitato de Southampton, Hampshire, por labori en la Semantika Reto.[39][40]

En artikolo de Times en Oktobro 2009, Berners-Lee akceptis, ke dekomenca paro de strekoj ("//") en retadreso estis "nenecesa". Li diris al la gazeto, ke li facile povis dezajni retadresojn sen strekoj. "Tiel oni iru, ŝajnis bona ideo en tiu epoko," li diris en sia neserioza apologio.[41]

Politika laboro[redakti | redakti fonton]

Tim Berners-Lee ĉe "Home Office" (Brita Ministerio de Enlandaj Aferoj), Londono, la 11an de Marto 2010.

En Junio 2009, la tiama Brita ĉefministro Gordon Brown anoncis, ke Berners-Lee laboros kun la Registaro de Britio por helpi operacion kiu faru informojn pli malfermaj kaj alireblaj en la reto, konstruante la laboron por la Power of Information Task Force.[42] Berners-Lee kaj la Profesoro Nigel Shadbolt estas la du ŝlosilaj figuroj malantaŭ data.gov.uk, nome projekto de la Registaro de Britio por malfermi preskaŭ ĉiujn datumojn akiritajn por oficialaj celoj al senpaga reuzado. Komentante la malfemon de la agentejo Ordnance Survey de datumoj en Aprilo 2010, Berners-Lee diris: "La ŝanĝoj signalas pli ampleksan kulturan ŝanĝon en la regado bazitan sur la akcepto, ke la informaro estu en la publika atingeblo se ne estas bona tialo por ne fari tion — aŭ ne estas alia ebla maniero." Li plue diris: "Pli granda malfermeco, raportemo kaj travidebleco en regado donos al la homoj pli grandan elekteblon kiu faros pli facile por unuopuloj engaĝiĝi pli rekte en la aferoj kiuj vere koncernas al ili."[43]

Berners-Lee diskursante je la lanĉo de la Fondaĵo World Wide Web.

En Novembro 2009, Berners-Lee lanĉis la Fondaĵon World Wide Web (WWWF) por kampanji por "antaŭenigi la reton por enpovigi la homaron lanĉante transformigajn programojn kiuj konstruu la lokan kapablon plialtigi la reton kiel rimedo por pozitivaj ŝanĝoj".[44]

Berners-Lee estis unu el la pioniraj voĉoj favoraj al la retneŭtraleco,[45] kaj foje esprimis la komprenon ke la provizantoj de retkonekto anstataŭu "konektivecon sen kabloligoj", kaj estu nek kontrolo nek monitorado de serĉaktiveco de uzantoj sen ilia esprimita konsento.[46][47] Li defendis la ideon ke la retneŭtraleco estas tipo de homa ret-rajto: "Minacoj al Interreto, kiel kompanioj aŭ registaroj kiuj interferas kun aŭ ŝovu nazon en la Interreta trafiko, endanĝerigus la bazajn homajn ratojn al la reto."[48] Berners-Lee partoprenis en malferma letero al la usona Federacia Komisiono por Komunikiloj (FCC). Li kaj 20 aliaj pioniroj pri Interreto urĝis al la FCC nuligi voĉdonadan rezulton la 14an de Decembro 2017 por reteni la retneŭtralecon. Tiu letero estis direktita al la Senatanoj Roger Wicker kaj Brian Schatz, kaj al la Reprezentantoj Marsha Blackburn kaj Michael F. Doyle.[49]

Berners-Lee estis honorigita kiel la "Inventor of the World Wide Web" (Inventisto de la TTT) dum la malferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2012 en Londono en kiu li aperis laborante per malnovega NeXT Computer.[17] Li tŭitis "This is for everyone" (Tio estas por ĉiu)[18] kio aperis en LED lampoj ligitaj al la seĝoj de la publiko.[17]

La tŭitaĵo de Berners-Lee: "This is for everyone" (Tio estas por ĉiu),[18] en la malferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2012 en Londono.

Berners-Lee aliĝis al la stabanaro de konsilistoj de la retejo State.com, kun sidejo en Londono.[50] Je Majo 2012, li estis prezidanto de la Open Data Institute,[51] kiun li kunfondis kun Nigel Shadbolt en 2012.

La iniciaton Alliance for Affordable Internet (A4AI) oni lanĉis en Oktobro 2013, kaj Berners-Lee estris la koalicion de publikaj kaj privataj organizoj kiuj inkludas Google, Facebook, Intel kaj Microsoft. La A4AI celas fari la aliron al Interreto pli atingebla por ke la aliro estu pli larĝigita en la disvolviĝanta mondo, kie nur 31% de personoj estas rete. Berners-Lee laboris por tiuj celoj por malaltigi la prezojn de aliro al Interreto kaj ke ili falu sub la tutmonda celo markita de la Broadband Commission for Digital Development de Unuiĝintaj Nacioj de 5% de la ĉiumonata enspezo.[52]

Berners-Lee tenis la fondan profesorecon en Komputiko de la Massachusetts Institute of Technology, kie li estris la Grupon por Decentralizita Informado kaj estras ret-decentrigan projekton Solid, nome kunlabora projekto kun la Komputika Esplorinstituto de Kataro kiu celas radikale ŝanĝi la manieron laŭ kiu la ret-aplikaĵoj funkcias aktuale, rezulte en la vera posedeco de la informado same kiel en la plibonigo de la privateco.[53] En Oktobro 2016, li aliĝis al la Departemento de Komputiko en la Oksforda Universitato kiel profesora esplorista membro[54] kaj kiel kolegiano de la Christ Church, unu el la Oksfordaj kolegioj.[55]

Tim Berners-Lee ĉe la Science Museum por evento de Web@30, Marto 2019.

El la mezo de la 2010-aj jaroj Berners-Lee dekomence restis neŭtrala por la ĵus aperanta propono de la Encrypted Media Extensions (EME, Ĉifritaj Rimedetendoj) kun siaj polemikigaj postuloj por Digital Rights Management (DRM, administrado de ciferecaj rajtoj).[56] En Marto 2017 li komprenis, ke li devis preni pozicion kiu subtenu la proponon EME.[56] Li klarigis la virtojn de EME dum notis, ke DRM estas nemalhavebla.[56] Kiel direktoro de W3C, li aprobis la finigitan specifigon en Julio 2017.[57][56] Liaj sintenoj estis opoziciita de kelkaj, inter kiuj la Electronic Frontier Foundation (EFF), la kontraŭ-DRM kampanjo Defective by Design kaj la Free Software Foundation (Fondaĵo por Senpaga Programaro).[57] Variaj koncernoj stariĝis inklude ne subtenadon de la malferma filozofio de Interreto kontraŭ komercaj interesoj kaj riskoj de uzantoj kiuj estas devigitaj uzi apartan TTT-legilon por vidi specifan enhavon de DRM.[56] La EFF starigis formalan alvokon kiu ne sukcesis kaj la specifigo de EME iĝis formala rekomendo de W3C en Septembro 2017.[58]

La 30an de Septembro 2018, Berners-Lee anoncis sian novan malfermkodan entreprenon Inrupt por helpi komercan ekosistemon ĉirkaŭ la projekto Solid, kiu celas havigi al uzantoj pli da kontrolo super siaj personaj datumoj kaj ebligis al ili elekti kie iliaj datumoj iras, kiu rajtas vidi precizajn elementojn kaj kiuj aplikaĵoj rajtas vidi tiujn datumojn.[59][60]

En Novembro 2019 ĉe la Internet Governance Forum (Forumo por la Interret-regado) en Berlino Berners-Lee kaj la WWWF lanĉis la Contract for the Web (Kontrakton por la Reto), kampanjo iniciatita por konvinki registarojn, kompaniojn kaj civitanojn por engaĝiĝi al naŭ principoj por haltigi "misuzadon", kun la averto ke "se ni ne agadis nun - kaj agadis kun - por eviti, ke la reto estu misuzita fare de tiuj kiuj deziras ekspluati, dividi kaj subfosi, ni estas je risko elĉerpi [siajn eblojn por la bono]".[61]

Premioj kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

Berners-Lee ricevis multajn premiojn kaj honorojn. Li estis kavalirigita de la reĝino Elizabeto la 2-a en la Honoroj de la Novjaro 2004 "pro servoj al la tutmonda disvolvigo de Interreto", kaj estis formale nomumita en la 16a de Julio 2004.[13][14]

La 13a de Junio 2007, li estis nomumita al la Merit-Ordeno, nome ordeno limigita al nur 24 vivantaj membroj, plus kelkaj honormembroj.[62] Esti membro de la Ordeno de Merito estas ene de la persona atingo de la Suvereno kaj ne postulas rekomendon de ministroj nek de ĉefministro.

Li estis elektita kiel membro de la Royal Society (FRS) en 2001.[63] Li estis elektita ankaŭ membro de la American Philosophical Society (Usona Filozofia Societo) en 2004[64] kaj de la National Academy of Engineering (Nacia Akademio de Inĝenierado) en 2007.

Li ricevis honorajn gradojn el nombraj universitatoj tra la tuta mondo, kiel Manchester (liaj gepatroj laboris en la programo de komputilstokado Manchester Mark 1 en la 1940-aj jaroj), Harvard kaj Yale.[65][66][67]

En 2012, Berners-Lee estis inter la Britaj kulturaj ikonoj elektitaj de la artisto Peter Blake por aperi en nova versio de lia plej fama artaĵo – nome la albumkovrilo de Beatles Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band – por celebri la britajn kulturajn figurojn de sia vivo kiujn li plej multe admiras por marki sian 80an datrevenon.[68][69]

In 2013, li ricevis la premion de la komenca Premio por Inĝenierado Elizabeto la 2-a.[70] La 4an de Aprilo 2017, li ricevis la Premion Turing de 2016 "pro la invento de la World Wide Web, de la unua ret-serĉilo, kaj de la fundamentaj protokoloj kaj algoritmojn kiuj ebligas, ke la reto ampleksiĝu".[71]

La TTT-ejo[redakti | redakti fonton]

La unua TTT-ejo kiun Tim konstruis (kaj sekve la unua iam konstruita) estis http://info.cern.ch. Ĝi donis klarigon pri kio la reto estas, kiel akiri propran krozilon, kiel instali propran servilon, ktp. Komence ĝi estis ankaŭ la unua serĉilo en la mondo almenaŭ en primitiva formo, ĝis Tim prizorgis liston de aliaj TTT-ejoj krom la sia.

Ĉar la elementaj ideoj de la TTT estas sufiĉe simplaj por esti komprenitaj de mezlernejano, la sagaco de Berners-Lee estas kombini ilin en maniero kiu esploru ties plenan potencialon.

En lia libro "Weaving the Web" ("Teksante la teksaĵon"), pluraj induktaj temoj aperas :

  • Estas simple tiom grave povi eldoni kiom trakrozi la teksaĵon (Vikipedio estas tiurilate signifa paŝo en la bonan direkton)
  • Komputiloj povas esti uzataj por fonaj taskoj kiuj ebligas al homoj pli bone gruplabori (denove, Vikipedio estas bona ekzemplo)
  • Ĉiuj aspektoj de la interreto devus funkcii kiel teksaĵo, prefere ol kiel arba strukturo. Notindaj aktualaj esceptoj estas la Domajna nomsistemo kaj la Domajnnomreguloj regataj de ICANN.
  • Komputikaj sciencistoj havas moralan respondecon same kiel teĥnikan respondecon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 BERNERS-LEE, Sir Timothy (John). Who's Who 2015 (reta Oxford University Press eld.). A & C Black, an imprint of Bloomsbury Publishing plc. (subskribo postulita)
  2. "info.cern.ch – Tim Berners-Lee's proposal". Info.cern.ch. Konsultita la 21an de Decembro 2011.
  3. Propra referenco de Tim Berners Lee. Preciza dato estas nekonata.
  4. Berners-Lee, Tim. (1999) Weaving the Web: The Original Design and Ultimate Destiny of the World Wide Web by its inventor. Britain: Orion Business. ISBN 0-7528-2090-7.
  5. (2010) “Long Live the Web”, Scientific American 303 (6), p. 80–85. doi:10.1038/scientificamerican1210-80. 
  6. (2008) “Web science emerges”, Scientific American 299 (4), p. 76–81. doi:10.1038/scientificamerican1008-76. 
  7. (2006) “Computer Science: Enhanced: Creating a Science of the Web”, Science 313 (5788), p. 769–771. doi:10.1126/science.1126902. 
  8. Draper Prize. Massachusetts Institute of Technology. Alirita 25a de Majo 2008.
  9. People. The Web Science Research Initiative. Arkivita el la originalo je 28a de Junio 2008. Alirita 17a de Januaro 2011. Arkivigite je 2008-06-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-28. Alirita 2016-05-21.
  10. MIT Center for Collective Intelligence (homepage). Cci.mit.edu. Alirita 15a de Aŭgusto 2010.
  11. MIT Center for Collective Intelligence (people). Cci.mit.edu. Alirita 15a de Aŭgusto 2010.
  12. "Tim Berners-Lee and Martin Eakes Join Ford Foundation Board", Ford Foundation, 29a de Septembro 2011.
  13. 13,0 13,1 13,2 "Web's inventor gets a knighthood", BBC News, 31a de Decembro 2003. Kontrolita 10a de Novembro 2015.
  14. 14,0 14,1 "Creator of the web turns knight", BBC News, 16a de Julio 2004. Kontrolita 10a de Novembro 2015.
  15. Timothy Berners-Lee Elected to National Academy of Sciences. Dr. Dobb's Journal. Alirita 9a de Junio 2009.
  16. 72 New Members Chosen By Academy, United States National Academy of Sciences, [1] alirita la 17an de Januaro 2011, de 28a de Aprilo 2009.
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 Friar, Karen, "Sir Tim Berners-Lee stars in Olympics opening ceremony", 28a de Julio 2012. Kontrolita 28a de Julio 2012.
  18. 18,0 18,1 18,2 Berners-Lee, Tim (27a de Julio 2012). This is for everyone. Twitter. Alirita 28a de Julio 2012.
  19. 19,0 19,1 19,2 19,3 Berners-Lee Longer Biography. World Wide Web Consortium. Alirita 18a de Januaro 2011.
  20. Lunch with the FT: Tim Berners-Lee. Financial Times.
  21. Anon (2015). "Berners-Lee, Sir Timothy (John)". Who's Who (online Oxford University Press eld.). A & C Black. doi:10.1093/ww/9780199540884.013.U12699.
  22. "He caught us all in the Web!". The Hindu. 1a de Septembro 2018. ISSN 0971-751X. Alirita la 2an de Septembro 2018.
  23. Berners-Lee's original proposal to CERN. World Wide Web Consortium (Marto 1989). Alirita 25-a de majo 2008.
  24. 24,0 24,1 24,2 Stewart, Bill. Tim Berners-Lee, Robert Cailliau, and the World Wide Web. Alirita 22a de julio 2010.
  25. 25,0 25,1 Tim Berners-Lee. Frequently asked questions. World Wide Web Consortium. Alirita 22a de Julio 2010.
  26. Grossman, Wendy, "All you never knew about the Net ...", 15a de Julio 1996.
  27. . Answers for Young People. World Wide Web Consortium. Alirita 25a de Majo 2008.
  28. Visionary of the Internet. American Academy of Achievement (22a de Junio 2007).
  29. Ten Years Public Domain for the Original Web Software. CERN. Arkivita el la originalo je 2010-11-16. Alirita 21a de Julio 2010.
  30. Welcome to info.cern.ch, the website of the world's first-ever web server. CERN. Alirita 25a de Majo 2008.
  31. World Wide Web—Archive of world's first website. World Wide Web Consortium. Alirita 25a de Majo 2008.
  32. World Wide Web—First mentioned on USENET (6a de Aŭgusto 1991). Arkivita el la originalo je 2008-05-12. Alirita 25a de Majo 2008.
  33. "He caught us all in the Web!". The Hindu. 1a de Septembro 2018. ISSN 0971-751X. Alirita la 2an de Septembro 2018.
  34. . 25 Years ago the world changed forever (4a de Aŭgusto 2016). Alirita 5a de Aŭgusto 2021.
  35. 80 moments that shaped the world. British Council. Arkivita el la originalo je 30a de Junio 2016. Alirita 13a de Majo 2016.
  36. Patent Policy—5 February 2004. World Wide Web Consortium (5a de Februaro 2004). Alirita 25a de Majo 2008.
  37. Web inventor Tim Berners-Lee wants 'personal empowerment' for users, through his data startup (29a de Decembro 2020).
  38. Klooster, John W., (2009), Icons of Invention: the makers of the modern world from Gutenberg to Gates, ABC-CLIO, p. 611.
  39. (2001) “The Semantic Web”, Scientific American 2841 (5), p. 34. doi:10.1038/scientificamerican0501-34. 
  40. Tim Berners-Lee, World Wide Web inventor, to join ECS. World Wide Web Consortium (2 December 2004). Alirita 25a de Majo 2008.
  41. "Berners-Lee 'sorry' for slashes", BBC, 14a de Oktobro 2009.
  42. Tim Berners-Lee. World Wide Web Consortium (10 June 2009). Alirita 10a de Julio 2009.
  43. "Ordnance Survey offers free data access", BBC News, 1a de Aprilo 2010.
  44. FAQ—World Wide Web Foundation. Alirita la 18an de Januaro 2011.
  45. Ghosh, Pallab, "Web creator rejects net tracking", BBC, 15a de Septembro 2008.
  46. Cellan-Jones, Rory, "Web creator rejects net tracking", BBC, Marto 2008.
  47. Adams, Stephen, "Web inventor's warning on spy software", The Daily Telegraph, Marto 2008.
  48. . Long Live the Web: A Call for Continued Open Standards and Neutrality. Scientific American (Decembro 2010). Alirita 21a de Decembro 2011.
  49. "Vint Cerf, Tim Berners-Lee, and 19 other technologists pen letter asking FCC to save net neutrality". VB News. Alirita la 14an de Decembro 2017
  50. State.com/about/people. Arkivita el la originalo je 3a de Marto 2016. Alirita 9a de Septembro 2013.
  51. Computing, Government, "Government commits £10m to Open Data Institute", The Guardian, 23a de Majo 2012.
  52. Gibbs, Samuel, "Sir Tim Berners-Lee and Google lead coalition for cheaper internet", 7a de Oktobro 2013.
  53. Weinberger, David, "How the father of the World Wide Web plans to reclaim it from Facebook and Google". Digital Trends, 10a de Aŭgusto 2016. Alirita la 31an de Oktobro 2016.
  54. Sir Tim Berners-Lee joins Oxford's Department of Computer Science. University of Oxford (27a de Oktobro 2016).
  55. Sir Tim Berners-Lee joins Oxford's Department of Computer Science and Christ Church. Christ Church, Oxford (27a de Oktobro 2016). Arkivita el la originalo je 2022-06-25. Alirita 14a de Novembro 2016.
  56. 56,0 56,1 56,2 56,3 56,4 McCarthy, Kieren, "Sir Tim Berners-Lee refuses to be King Canute, approves DRM as Web standard", Situation Publishing, 6a de Marto 2017.
  57. 57,0 57,1 Cardoza, Christina (7a de Julio 2017). "DRM concerns arise as W3C's Tim Berners-Lee approves the EME specification". SD Times. BZ Media LLC. Arkivita el la originalo la 30an de Majo 2019. Alirita la 12an de Marto 2019.
  58. McCarthy, Kieren, "DRM now a formal Web recommendation after protest vote fails", Situation Publishing, 18a de Septembro 2017.
  59. "Tim Berners-Lee project gives you more control over web data", Engadget. (en-US)
  60. "Exclusive: Tim Berners-Lee tells us his radical new plan to upend the World Wide Web=Fast Company". (en-US)
  61. CNA Staff, , "Web inventor Tim Berners-Lee launches plan to stop Internet abuse", 25a de Novembro 2019. Arkivigite je 2019-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
  62. "Web inventor gets Queen's honour", BBC, 13a de Junio 2007.
  63. Fellowship of the Royal Society 1660–2015. Royal Society. Arkivita el la originalo je 15a de Oktobro 2015.
  64. APS Member History. Alirita 14a de Junio 2021.
  65. "Scientific pioneers honoured by The University of Manchester", manchester.ac.uk, 2a de Decembro 2008. Arkivigite je 2013-10-22 per la retarkivo Wayback Machine
  66. "Yale awards 12 honorary degrees at 2014 graduation". Yale News, 19a de Majo 2014. Alirita la 28an de Majo 2016.
  67. "Harvard awards 9 honorary degrees", Harvard Gazette, 26a de Majo 2011. ALirita la 28an de Majo 2016.
  68. Davies, Caroline, "New faces on Sgt Pepper album cover for artist Peter Blake's 80th birthday", The Guardian, 5a de Oktobro 2016.
  69. "Sir Peter Blake's new Beatles' Sgt Pepper's album cover", BBC, 2a de Aprilo 2012.
  70. Sir Tim Berners-Lee Receives Inaugural Queen Elizabeth Prize for Engineering, 2013. Web foundation.org (18a de Marto 2013).
  71. A. M. Turing Award. Association for Computing Machinery (2016). Alirita 4a de Aprilo 2017.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Publikiĝaĵoj de Tim Berners-Lee tie
  • Tim Berners-Lee and the Development of the World Wide Web (Unlocking the Secrets of Science) (Mitchell Lane Publishers, 2001), (ISBN 1-58415-096-3)
  • Tim Berners-Lee: Inventor of the World Wide Web (Ferguson's Career Biographies), Melissa Stewart (Ferguson Publishing Company, 2001), (ISBN 0-89434-367-X) porinfana biografio
  • How the Web was Born: The Story of the World Wide Web, Robert Cailliau, James Gillies, R. Cailliau (Oxford University Press, 2000), (ISBN 0-19-286207-3)
  • Weaving the Web: The Original Design and Ultimate Destiny of the World Wide Web by Its Inventor, Tim Berners-Lee, Mark Fischetti (Paw Prints, 2008)
  • "Man Who Invented the World Wide Web Gives it New Definition" Arkivigite je 2011-04-12 per la retarkivo Wayback Machine, Compute Magazine, 11a de Februaro 2011
  • BBC2 Newsnight – Transcript of video interview of Berners-Lee on the read/write Web
  • Technology Review intervjuo Arkivigite je 2011-11-28 per la retarkivo Wayback Machine
  • Brooker, Katrina (August 2018). ""I Was Devastated": Tim Berners-Lee, the Man Who Created the World Wide Web, Has Some Regrets". Vanity Fair.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]