Kulturo de Unuiĝinta Reĝlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Londono, brita ĉefurbo.

La kulturo de Unuiĝinta Reĝlando estas riĉa kaj diversa. Ĝi multe influas kulturon je tutmonda skalo.

Tiu nacia kulturo estas kreita el kutimoj, praktikoj, kodoj, normoj, vivoformoj kaj tradicioj ekzistantaj en la socio de la diversaj landoj de Unuiĝinta Reĝlando. Kvankam de ekstere la plej konataj stereotipoj de tiu ŝtataro referencas al Anglio, ankaŭ Skotlando, Kimrio kaj Norda Irlando havas sian propran kulturon, krom la cetero de Irlando kiu same estis parto de la UR ĝis la komenco de la 20-a jarcento kun tute aparta kulturo. Eble la ĉefa ligilo inter tiuj landoj estas la angla lingvo kiuj kunigas ĉiujn tiujn landojn. Tamen ĉiuj landoj havas siajn apartajn lingvojn kaj dialektojn, inklude la diversajn parolmanierojn de Anglio. Dum la formado de Britio, la kulturoj de la iamaj sendependaj ŝtatoj estis inkluzivitaj en ĝia konsisto, do ili ankaŭ povas esti konsiderataj aparte. Historie Anglio forte influis super la apartaj kulturoj de la aliaj landoj, kio malpliiĝis laŭlonge de la 20-a jarcento.

La kulturo de Unuiĝinta Reĝlando estas influita de multaj faktoroj kiel: la insula statuso de la lando; ĝia historio; kaj esti politika unio de kvar landoj el kiuj ĉiu konservas elementojn de distingaj tradicioj, kutimoj kaj simboleco. Kiel rezulto de la Brita Imperio, la britan influon oni observas ankaŭ en la lingvo, kulturo kaj juraj sistemoj de multaj el ties iamaj kolonioj, precize de Usono, Aŭstralio, Kanado, Novzelando kaj Irlando, komuna kulturo konata nuntempe kiel "Anglosfero" aŭ Anglalingvio.[1][2] La esenca kultura influo de Unuiĝinta Reĝlando kondukis al la fakto esti priskribita kiel "kultura superpotenco".[3][4] Tutmonda opinienketo fare de BBC vidis, ke Unuiĝinta Reĝlando rangiĝis kiel la tria plej positive rigardata lando en la mondo (malantaŭ Germanio kaj Kanado) en 2013 kaj 2014.[5][6]

Britio havas fortajn kulturajn ligojn al siaj iamaj kolonioj, precipe tiuj ŝtatoj kies oficiala lingvo estas la angla. Tiel, kelkaj anglaj muzikaj prezentistoj signife influis la evoluon de muziko en la mondo (The Beatles estas la historie elstara ekzemplo). Alidirekte, signifaj kontribuoj al brita kulturo dum la lasta duonjarcento estis faritaj fare de enmigrintoj de la hinda subkontinento kaj la Karibio.

La brita kulturo estis dum longa tempo (almenaŭ ekde la frua 19-a jarcento ĝis la fino de la 20-a) difinita de la eco havi “rigidan supran lipon”, kio signifas, ke la britoj – almenaŭ tiutempe – restis trankvilaj kaj ne montris multajn emociojn, eĉ se io grava okazas. Estas fama la slogano angle Keep Calm and Carry On (Trankvilĝu kaj Daŭrigu). Tiu seriozeco kaj trankvileco povas esti karakterizataj kiel pretendo esti la enkarniĝo de la civilizita mondo. Tio ankaŭ influas la organizatecon de la britoj, ĉar tradicioj tre gravas por civilizacio – tiel briteco estas ofte kunligata al teo je la 5-a aŭ 6-a vespere, nigraj ĉapeloj sur la kapo kaj kunportata pluvombrelo.

Menciindas ke la British Council (esperante: Britia Konsilio) estas internacia organizaĵo, fondita kaj subtenata de la registaro de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando (Britio). Ĝia celo estas disvastigado de la kulturo de sia lando kaj de la angla lingvo.

Lingvo kaj literaturo[redakti | redakti fonton]

Nekonata al multaj, sed fakte ne ekzistas oficiala lingvo en Britio. Tamen, ĉar la brita angla estas parolata de proksimume 95 procentoj de la loĝantaro, ĝi povas esti konsiderita fakta oficiala lingvo. Malgraŭ tio, ne-anglaj naciecoj batalas por la supervivo de naciaj lingvoj kiel la kornvala, la skotgaela, la irlanda kaj la kimra lingvo per edukado, amaskomunikilaro kaj pli.

Brita literaturo fariĝis grava parto de monda literaturo danke al la teatraĵoj de William Shakespeare, kiuj estas konsiderataj de multaj kiel la plej grandaj teatraĵoj verkitaj en la angla lingvo kaj en okcidenta kulturo. La angla romano prenis sian lokon danke al Daniel Defoe kiu estas konsiderita, kune kun Samuel Richardson, la patro de la angla romano (Robinsono Kruso estas lia plej fama libro). Henry Fielding ankaŭ estis unu el la fondintoj de la angla romano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Julian Go. (2007) “A Globalizing Constitutionalism?, Views from the Postcolony, 1945–2000”, Constitutionalism and political reconstruction. Brill, p. 92–94. ISBN 978-90-04-15174-1.
  2. Ferguson 2004, p. 307.
  3. (Winter 2011) “The cultural superpower: British cultural projection abroad”, British Politics Review 6 (1).  Arkivigite je 2018-09-16 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Sheridan, Greg, , "Cameron has chance to make UK great again", The Australian, 15a de Majo 2010.
  5. "BBC poll: Germany most popular country in the world", BBC, 23a de Majo 2013.
  6. "World Service Global Poll: Negative views of Russia on the rise", BBC.co.uk, 4a de Junio 2014.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]