ICANN

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ICANN
Internet Corporation for Assigned Names and Numbers
emblemo
neprofitcela organizaĵo vd
Dum 18-a de septembro 1998 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Jon Postel vd
Sidejo Playa Vista
Lando(j) UsonoTurkioUrugvajoSingapuroBelgioĈina Popola RespublikoSvislandoKenjo
Estr(ar)o Göran Marby
Retejo Oficiala retejo
vdr

ICANN estas la Interreta Korporacio por atribui Nomojn kaj Ciferojn (angle Internet Corporation for Assigned Names and Numbers). Ĝi estas senprofita korporacio kreita en 18-a de septembro 1998 celante transpreni iujn taskojn rilatajn j’ai datumbazon al Interreto antaŭe plenumitajn de aliaj organizaĵoj, inter kiuj IANA. La kontrakto por ICANN venis de la Usona Komerca Departemento kaj estis "sola fonto" (sole sourced), kio signifas ke neniu alia (kiel Open Root Server Confederation - Malferma Radik-Servila Konfederacio- kiu ankaŭ fondiĝis en tiu tempo) rajtas proponi peton por plenumi la taskon. Tiuj taskoj entenas regi la nomizadon de domajnaj nomoj kaj IP-adresoj.
Ĝis nun la plej grava parto de ĝia laboro koncernis la enkondukon de sep novaj generaj supranivelaj domajnoj. Ĉiel ajn ĝia aktiveco estas tre diskutata. La 14an de Marto 2002, en publika renkontiĝo en Accra, en Ganao, ICANN decidis interalie redukti la partoprenon de rekta publiko. La venonta renkontiĝo devus okazi en Ŝanhajo, Ĉinio.

Historio[redakti | redakti fonton]

.xxx estas domajno de plej alta nivelo, kiu estas atribuota al TTT-ejoj de pornografia karaktero. La unua retejo sub tiu domajno estis casting.xxx, kreita en 2011. Tiu domajno estis proponita jam en 2001 al la ICANN kiu malakceptis ĝin post la premo de konservismaj kaj religiaj grupoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]