Silvio Micali
Silvio Micali | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Silvio Micali | |||||
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1954 (68-jara) en Palermo | ||||
Ŝtataneco | Usono [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Sapienza Universitato de Romo [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kriptologo • matematikisto • komputikisto • universitata instruisto • partoprenanto de internacia forumo [#] | ||||
Laborkampo | komputiko [#] | ||||
Doktoreca konsilisto | Manuel Blum [#] | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Silvio MICALI (Palermo, 13-an de oktobro 1954) estas itala komputikisto kiu estas instruisto de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio MIT. Lia esploro koncentriĝas en teorio de Kriptologio kaj sekureco de la informo.
Micali diplomiĝis pri matematiko en La Sapienza de Romo en 1978 kaj doktoriĝis en komputiko en la Universitato de Kalifornio en Berkeley en 1982; lia direktoro de disertacio estis Manuel Blum.
Li ricevis la Premion Turing[1] en 2012 kune kun Ŝafi Goldwasser pro sia laboro kiu temis pri la teoriaj bazoj de la scienco kriptografio kaj novaj metodoj por la efika kontrolo de la matematikaj provoj en la teorio de la komputa komplekseco.