Premio Turing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Premio Turing
scienca premio
Nomita laŭ Alan Turing
Organizanto Asocio por Komputila Maŝinaro
Lando Usono
Fondita en 1966
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

Premio Turing (angle ACM A.M. Turing Award) estas fondita en 1966 de la Association for Computing Machinery ("Asocio pri Komputila Maŝinaro"), donita ĉiujare al gravaj kontribuantoj de daŭra valoro al komputoscienco. La premio nomiĝas por memorigi la pioniron de komputado, anglan scienciston Alan Turing. Ĝi estas la plej grava premio en la kampo.

Ĝis 13-a de novembro 2014, Intel kaj Guglo kune kontribuadis mondonacon de 250 000 USD. Intel poste ĉesis kontribuadon. Guglo anstataŭe pliigis sian kontribuon ĝis 1 000 000 USD, monsumo proksima al tiu de Nobel-premio[1].

Ricevintoj de la premio[redakti | redakti fonton]

Jaro Ricevinto Kontribuo
1966 Alan J. Perlis Altnivela programado kaj konstruo de tradukilo[2]
1967 Maurice Wilkes Profesoro Wilkes famas kiel kreinto de EDSAC, la unua komputilo kiu memoras programon interne. Li ankaŭ verkis en 1951 kun Wheeler kaj Gill, libron pri "pretigo de programoj de elektronaj-ciferaj komputiloj", kiu efike enkondukis koncepton de programbiblioteko[3]
1968 Richard Hamming Pro lia kontribuo pri cifereca analitiko, aŭtomata kodilo, eraro-trova kaj eraro-korekta kodo[4]
1969 Marvin Minsky Pro lia centra rolo krei, disvastigi, influi la kampon de artefarita intelekto.[5]
1970 James H. Wilkinson Pro lia studo pri cifereca analitiko por faciligi uzon de rapida cifereca komputilo[6]
1971 John McCarthy Artefarita intelekto.
1972 Edsger W. Dijkstra Edsger Dijkstra estis la ĉefa kontribuinto dum 1950-oj por disvolvigo de ALGOL, altanivela programlingvo, kiu montras klarecon kaj matematikan striktecon. Lia kontribuo vaste influis grafeoteorion, programado, programlingvo, kaj mastruma sistemo[7]
1973 Charles W. Bachman Pro lia kontribuo al datumbaza teknologio[8]
1974 Donald E. Knuth Pro lia granda kontribuo al analizo de algoritmoj kaj plano de programlingvoj. Speciale pro lia fama libroj "La Arto de Komputila Programado"[9]
1975 Allen Newell
Herbert A. Simon
Artefarita intelekto, kogna psikologio, kaj listo traktado.
1976 Michael O. Rabin
Dana S. Scott
Pro ilia kuna raporto "Finite Automata and Their Decision Problem",[10] kiu enkondukis valoregan koncepton de nedeterminisma maŝino.[11][12]
1977 John Backus Kreinto de FORTRAN kaj eka publikigo de formala proceduro por specifi programlingvon.[13]
1978 Robert W. Floyd Metodaro por krei efikajn programojn.
1979 Kenneth E. Iverson Pro lia pionira klopodo fari programlingvon kun matematika notacio, kies rezulto estas APL[14]
1980 Tony Hoare Pro kontribuo pri programlingvoj[15]
1981 Edgar F. Codd Pro kontribuo pri teorio kaj praktiko de datumbazo-mastrumo, speciale rilata datumbazo.[16]
1982 Stephen A. Cook Komputada komplekseco.
1983 Ken Thompson
Dennis M. Ritchie
Pro ilia kontribuo pri ĝenerala teorio pri mastrum-sistemo kaj speciale pro krei UNIX kaj la programlingvon C.
1984 Niklaus Wirth Pro krei sekvon da novaj programlingvoj, ekzemple EULER, ALGOL-W, MODULA kaj Paskalo
1985 Richard M. Karp Pro lia kontribuo pri teorio de algoritmoj, ekzemple malkovri rapidajn algoritmojn por plejbonigi reta fluo kaj aliaj kombinatorikaj optimumigoj. Li ankaŭ kontribuis al teorio pri NP-pleneco.
1986 John Hopcroft
Robert Tarjan
Plano kaj analizo de algoritmo kaj datumstrukturo.
1987 John Cocke Pro lia grava kontribuo pri teorio de tradukiloj, arkitekturo de sistemego kaj disvolvigo de la RISC-arkitekturo.
1988 Ivan Sutherland Komputila grafiko
1989 William Kahan Cifereca analizo
1990 Fernando J. Corbató Kongrua Tempopartiga Sistemo.
1991 Robin Milner
  1. LCF
  2. ML
  3. CCS, ĝenerala teorio pri komuikado de kunkuraj sistemoj.[17]
1992 Butler W. Lampson Disa sistemo, Persona komputado.
1993 Juris Hartmanis
Richard E. Stearns
Pro ilia pionira raporto, kiu fondis la kampon de komputada amplekseco[18]
1994 Edward Feigenbaum
Raj Reddy
Granda artefarita-inteligenca sistemo
1995 Manuel Blum Pro lia kontribuo al fudamenta teorio pri komputada amplekseco kaj ĝia aplikado je kriptologio kaj forma verigado.
1996 Amir Pnueli Sekvenca logiko
1997 Douglas Engelbart Pro lia antaŭvido pri estonteco de interaga komputilo kaj grava invento, ekzemple muso.
1998 Jim Gray Pro lia kontribuo al datumbazo kaj transakcio-traktado.
1999 Frederick P. Brooks, Jr. Organizado de komputilo, mastruma sistemo, programinĝeniero.
2000 Andrew Chi-Chih Yao Teoreio pri komputado. Komputada komplekseco. Generi kvazaŭhazardaĵon.
2001 Ole-Johan Dahl
Kristen Nygaard
Pro iliaj ideoj, kiuj aperigis objekteman programadon.
2002 Ronald L. Rivest,
Adi Shamir
Leonard M. Adleman
Pro lia genia kontribuo por igi publikŝlosilan kriptologion pratkte utila.
2003 Alan Kay Pro pioniri multe da ideoj fundamentaj por la nuna objektema programlingvoj, pro gvidi la disvolvigon de Smalltalk.
2004 Vinton G. Cerf
Robert E. Kahn
Pro pioniri la planadon kaj plenigon de TTT-o. Speciale, pro plenigo de TCP-IP.
2005 Peter Naur Algol 60
2006 Frances E. Allen Pro liaj fundamentaj kontribuoj pri tradukila optimumigo.
2007 Edmund M. Clarke,
E. Allen Emerson
Joseph Sifakis
Aŭtomata sistemo por trovi eraron je plano de komputilo
2008 Barbara Liskov Pro ŝia kontribuo al teoria kaj praktika fundamentode programlingvo kaj sistemplano, speciale datum-abstrakto kaj disa komputado.
2009 Charles P. Thacker Pro krei la unuan personan komputilon, Xerox Alto, kaj lia kontribuo al Ethernet kaj Tablet PC.
2010 Leslie G. Valiant Multe da novigo por teorio pri komputado.
2011 Judea Pearl[19] Pro lia fundamenta kontribuo al atefarita intelekto per disvolvigo de teorio por probablo kaj kaŭza rezonado.[20]
2012 Silvio Micali
Shafi Goldwasser
For transformative work that laid the complexity-theoretic foundations for the science of cryptography and in the process pioneered new methods for efficient verification of mathematical proofs in complexity theory.[21]
2013 Leslie Lamport Disa kaj kunkura sistemo.
2014 Michael Stonebraker Pro lia fundamenta kontribuo al moderna datumbazo.
2015 Martin E. Hellman
Whitfield Diffie
Pro fundamenta kontribuo al moderna kriptologio. Gravega publikigo de Diffie kaj Hellman en 1976, "New Directions in Cryptography,"[22] konceptigis publikan ŝlosilon kaj ciferecan subskribon.[23]
2016 Tim Berners-Lee Por inventado de la Monda Retejo, la unua retumilo, kaj la fundamentaj protokoloj kaj algoritmoj, kiuj permesas al la retejo skalari.
2017 David A. Patterson
John L. Hennessy
Por pionira sistemo, kvanta alproksimiĝo al la desegno kaj taksado de komputilaj arkitekturoj kun daŭra efiko sur la mikroprocesora industrio.
2018 Yoshua Bengio
Geoffrey Hinton
Yann LeCun
Por konceptaj kaj inĝenieraj progresoj, kiuj igis profundajn neŭronajn retojn kritika komponanto de komputado.[24]
2019 Edwin Catmull
Pat Hanrahan
Por fundamentaj kontribuoj al komputila grafiko 3-D, kaj la revolucia efiko de ĉi tiuj teknikoj sur bildoj de komputil-generitaj bildoj (CGI) en filmado kaj aliaj aplikoj.[25]
2020 Alfred Aho
Jeffrey Ullman
Por fundamentaj algoritmoj kaj teorio subesta programlingva efektivigo kaj por sintezi ĉi tiujn rezultojn kaj tiujn de aliaj en iliaj tre influaj libroj, kiuj edukis generaciojn de komputikistoj.[26]
2021 Jack Dongarra Pro iliaj kontribuoj en bibliotekoj kaj nombraj algoritmoj, kiuj permesis al la alta rendimento komputila programaro sekvi la ritmon de la eksponencaj plibonigoj de la aparataro dum pli ol kvar jardekoj.
2022 Robert Metcalfe Pro la invento, normigado kaj komercado de la Eterreto
2023 Avi Wigderson pro lia kontribuo al la kompreno de hazardo en komputado, kaj por gvidado de la kampo de teorio de komputiko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Steve Lohr (2014-11-13). Google to Quadruple Computer Science Prize Winnings to $1 Million (angle). Bits. Alirita 2015-01-09.
  2. Perlis, A. J. (1967). “The Synthesis of Algorithmic Systems”, Journal of the ACM 14, p. 1. doi:10.1145/321371.321372. 
  3. Wilkes, M. V. (1968). “Computers then and Now”, Journal of the ACM 15, p. 1. doi:10.1145/321439.321440. 
  4. Hamming, R. W. (1969). “One Man's View of Computer Science”, Journal of the ACM 16, p. 3. doi:10.1145/321495.321497. 
  5. Minsky, M. (1970). “Form and Content in Computer Science (1970 ACM turing lecture)”, Journal of the ACM 17 (2), p. 197. doi:10.1145/321574.321575. 
  6. Wilkinson, J. H. (1971). “Some Comments from a Numerical Analyst”, Journal of the ACM 18 (2), p. 137. doi:10.1145/321637.321638. 
  7. Dijkstra, E. W. (1972). “The humble programmer”, Communications of the ACM 15 (10), p. 859. doi:10.1145/355604.361591. 
  8. Bachman, C. W. (1973). “The programmer as navigator”, Communications of the ACM 16 (11), p. 653. doi:10.1145/355611.362534. 
  9. Knuth, D. E. (1974). “Computer programming as an art”, Communications of the ACM 17 (12), p. 667. doi:10.1145/361604.361612. 
  10. (1959) “Finite Automata and Their Decision Problems”, IBM Journal of Research and Development 3 (2), p. 114. doi:10.1147/rd.32.0114. 
  11. Rabin, M. O. (1977). “Complexity of computations”, Communications of the ACM 20 (9), p. 625. doi:10.1145/359810.359816. 
  12. Scott, D. S. (1977). “Logic and programming languages”, Communications of the ACM 20 (9), p. 634. doi:10.1145/359810.359826. 
  13. Backus, J. (1978). “Can programming be liberated from the von Neumann style?: A functional style and its algebra of programs”, Communications of the ACM 21 (8), p. 613. doi:10.1145/359576.359579. 
  14. Iverson, K. E. (1980). “Notation as a tool of thought”, Communications of the ACM 23 (8), p. 444. doi:10.1145/358896.358899. 
  15. Hoare, C. A. R. (1981). “The emperor's old clothes”, Communications of the ACM 24 (2), p. 75. doi:10.1145/358549.358561. 
  16. (1982) “Relational database: A practical foundation for productivity”, Communications of the ACM 25 (2), p. 109. doi:10.1145/358396.358400. 
  17. Milner, R. (1993). “Elements of interaction: Turing award lecture”, Communications of the ACM 36, p. 78–89. doi:10.1145/151233.151240. 
  18. Stearns, R. E. (1994). “Turing Award lecture: It's time to reconsider time”, Communications of the ACM 37 (11), p. 95. doi:10.1145/188280.188379. 
  19. (2011) “The Mechanization of Causal Inference: A "mini" Turing Test and Beyond”, ACM Turing award lectures (mp4). doi:10.1145/1283920.2351636. 
  20. Judea Pearl. ACM.
  21. Turing award 2012. ACM. Arkivita el la originalo je 2013-03-18. Alirita 2017-03-11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-03-18. Alirita 2017-03-11.
  22. (1976) “New directions in cryptography”, IEEE Transactions on Information Theory 22 (6), p. 644–654. doi:10.1109/TIT.1976.1055638. 
  23. Cryptography Pioneers Receive 2015 ACM A.M. Turing Award. ACM.
  24. https://www.acm.org/media-center/2019/march/turing-award-2018
  25. https://awards.acm.org/about/2019-turing
  26. https://amturing.acm.org/byyear.cfm

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]