APL

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri programlingvo. Por informoj pri aliaj signifoj de APL, vidu la artikolon APL (apartigilo).

APL estas programlingvo, elpensita de Kenneth E. Iverson en 1962. La lingvonomo devenas el la anglalingva A Programming Language (programada lingvo). La kreinto de la lingvo ricevis la Premion Turing en 1972 pro sia kreaĵo.

APL baziĝas sur rigora matematika notacio. Ĝi uzas grandan nombron da matematikaj simboloj. La lingvo estas densa kaj malfacila por legi. Ĝi prezentas unu el la "nur-skribeblaj" (ne legeblaj) lingvoj. Tre komplikaj programoj bezonas nur malgrandan nombron da signoj. Unu programa linio povas enhavi ege kompleksan programon. Por iuj, ĝi estas ŝerco. Por aliaj – esenco de vivo.

Oni uzis APL-on sur tro malrapida komputilo por kreado de mult-uzanta sistemo. Ĉi tiu sistemo estis tre rapida kaj estis unu el la unuaj sukcesaj tempo-dividantaj sistemoj. Multaj laboristoj uzis la lingvon por komercaj kaj ekonomikaj aplikoj de 1970 ĝis 1980 en IBM.

Alia problemo pri APL estas la speciala signaro. Estas malfacile evoluigi la klavarojn, printilojn, protokolojn kaj diversajn tavolojn de softvaro por adapti la APL-literaron tiel rapide, kiel evoluas la komputilaj sistemoj mem. Tial Kenneth E. Iverson kreis aliajn programlingvojn kun ASCII-a literaro, interalie J (vidu sube).

APL estis produkto de IBM. Ĝi uziĝis en la kompanio por multaj taskoj. IVERSON kuniĝis al la kompanio, konstruis APL-on, kaj foriris. Poste li kreis posteulajn J(Ĝej)-on kaj aliajn lingvojn, sed ekster IBM li neniam denove havis sukceson.