Kenneth E. Iverson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kenneth E. Iverson
KEI with ATW NY Aug 1989 (cropped) - Ken Iverson.png
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1920 (1920-12-17)
en Camrose
Morto 19-an de oktobro 2004 (2004-10-19) (83-jara)
en Toronto
Ŝtataneco Kanado
Alma mater Universitato Harvard • Reĝina Universitato ĉe Kingston • Harvard School of Engineering and Applied Sciences
Profesio
Profesio matematikisto • komputikisto
Information icon.svg
vdr

Kenneth E. IVERSON (naskiĝis la 17-an de decembro 1920 en Camrose en Alberto; mortis la 19-an de oktobro 2004 en Toronto) estis kanada komputikisto; lia plej konata kontribuo estis la programlingvo APL.

En 1979 li ricevis la Turing-Premion pro siaj kontribuoj al la teorioj de matematika notacio kaj programlingvoj. Honore al li estis fondita "Premio Iverson".