Leslie Lamport
Aspekto
Leslie LAMPORT (naskiĝis la 7-an de februaro 1941 en Nov-Jorko, Usono[1]) estas usona matematikisto kaj fakulo pri komputado. Li estas speciale konata pro siaj laboroj pri distribuitaj sistemoj kaj ĉar li estis la komenca evoluiganto de la sistemo de formateo de tekstoj LaTeX de BibTeX. Li estis gajninto de la Premio Turing[2] de 2013 pro siaj laboroj por postuli koherecon sur la ŝajna ĥaosa konduto de la distribuitaj sistemoj, en kiuj pluraj komputiloj komunikas inter si per mesaĝoj. En sia laboro li kreis algoritmojn, formalajn modelojn kaj kontrolajn protokolojn, kiuj plibonigas la ĝustecon, efikecon kaj sekurecon de koncernaj distribuitaj sistemoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vivdatumoj laŭ American Men and Women of Science, Thomson Gale 2004
- ↑ https://amturing.acm.org/award_winners/lamport_1205376.cfm
| ||||||||||||||||

