Dennis Ritchie
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Dennis Ritchie | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Dennis MacAlistair Ritchie |
Aliaj nomoj | dmr |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1941 en Bronxville |
Morto | 12-an de oktobro 2011 (70-jara) en Berkeley Heights |
Mortokialo | prostata kancero |
Lingvoj | angla lingvo |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Harvard • Universitato Harvard |
Okupo | |
Okupo | komputikisto • programisto • verkisto • matematikisto |
Verkoj | C Unikso The C Programming Language ALTRAN B BCPL Multics Plano 9 |
Dennis MacAlistair RITCHIE [DEnis mekEliste RIĉi] (naskiĝis la 9-an de septembro 1941 en Bronxville, Novjorkio; forpasis la 12-an de oktobro 2011 en Berkeley Heights, Nov-Ĵerzejo) estis komputikisto, kiu forte influis la programlingvojn B, BCPL kaj C kaj la mastrumajn sistemojn Multics kaj Unikso.
En 1983 li ricevis kune kun Ken Thompson la Turing-premion "pro evoluigo de malspecifa teorio pri mastrumaj sistemoj kaj speciale pro la realigo de la mastruma sistemo Unikso".
Kune kun Brian Kernighan li verkis en 1978 la libron The C Programming Language ("La programadlingvo C"), kiu longe estis konsiderata kiel referenca verko.