Robert Metcalfe
Aspekto
Robert Melancton Metcalfe (la 7-an de aprilo 1946) estas inĝeniero kaj entreprenisto de Usono ekde 1970. Li inventis Eterreton, fondis 3Com kaj formulis la Leĝon de Metcalfe, kiu priskribas la efikon de telekomunikado. Ekde januaro 2011 li estas profesoro pri novigado kaj entreprenado ĉe la Universitato de Teksaso en Aŭstino [1].
Metcalf ricevis diversajn premiojn, inkluzive de la Premio Turing, la Honormedalo de IEEE, kaj la Nacian Medalon de Teknologio kaj Novigadon por sia laboro en evoluigado de Eterreto-teknologio.
Aldone al liaj atingoj, li faris plurajn prognozojn kiuj ne realiĝis, antaŭdirante la finon de la Interreto, de sendrataj retoj kaj de Malfermitkoda programaro dum la 1990-aj jaroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Robert Metcalfe, Inventor Profile. National Inventors Hall of Fame. Arkivita el la originalo je 2008-01-04. Alirita 2007-10-19 . Arkivigite je 2008-01-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-01-04. Alirita 2023-03-26 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Pli detala intervjuo
- Kial ĜI Gravas
- Videa Intervjuo de Robert Metcalfe la 10an de marto, 2009 ĉe la Komputila Historia Muzeo
- IEEE History Center biography at the Wayback Machine (archived August 27, 2002)
|