Marvin Minsky
Marvin Minsky | |||||
---|---|---|---|---|---|
prezidanto | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Marvin Lee Minsky | |||||
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1927 en Novjorko | ||||
Morto | 24-an de januaro 2016 (88-jara) en Bostono | ||||
Mortis pro | cerba sangado [#] | ||||
Religio | ateismo [#] | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Ŝtataneco | Usono [#] | ||||
Alma mater | Universitato Harvard • Universitato Princeton • Ethical Culture Fieldston School • Phillips Academy • The Bronx High School of Science • Harvard College [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto • komputikisto • universitata instruisto • artefaritinteligenca sciencisto [#] | ||||
Laborkampo | artefarita intelekto • kognoscienco • filozofio de menso • komputiko [#] | ||||
Doktoreca konsilisto | Albert W. Tucker [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Perceptrons ❦ Society of Mind ❦ The Emotion Machine ❦ Computation: Finite and Infinite Machines [#] | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Marvin MINSKY (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1927 en Novjorko, Usono, mortis la 24-an de januaro 2016) estis usona esploristo surkampe de la artefarita intelekto. Li estis kunfondinto de la laboratorio pri artefarita intelekto ĉe Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT). Li aperigis multajn tekstojn pri tiu temo kaj pri rilataj temoj de la filozofio.
Marvin Minsky iris en la lernejojn Fieldston School kaj Bronx High School of Science en Novjorko. Poste li studis je la Phillips-akademio en Andover, Massachusetts. Li plenumis la militservon de 1944 ĝis 1945 en la US-Navy. En Harvard li akiris en 1950 la akademian titolon bakalaŭro pri matematiko. Pri la sama fako li akiris en 1954 en Princeton la titolon doktoro. Ekde 1958 li estas membro de la MIT - tie li esploras kaj instruas ankoraŭ hodiaŭ.
Li estis kunlaboranto de Seymour Papert.
Minsky ricevis dum sia esplorista vivo multajn premiojn. En 1969 li ricevis la premion Turing. Li estas membro de la usonaj asocioj National Academy of Engineering kaj National Academy of Sciences.