John McCarthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John McCarthy
John McCarthy Stanford.jpg
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1927 (1927-09-04)
en Bostono
Morto 24-an de oktobro 2011 (2011-10-24) (84-jara)
en Stanford
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per korinfarkto [#]
Religio ateismo [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Kalifornia Instituto de TeknologioUniversitato Princeton • Belmont High School [#]
Familio
Patrino Ida Glatt McCarthy [#]
Profesio
Okupo matematikisto • komputikistoinĝeniero • universitata instruisto • artefaritinteligenca sciencisto [#]
Laborkampo artefarita intelekto [#]
Doktoreca konsilisto Donald C. Spencer [#]
Verkado
Verkoj artefarita intelekto [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

John McCARTHY (naskiĝis la 4-an de septembro, 1927 mortis la 24-an de oktobro 2011) estis usona fakulo pri komputado, kiu inventis Lispon en 1958. Li elpensis la esprimon "artefarita intelekto" kaj fondis la koncernan kampon de komputa scienco en la somero de 1956 kune kun Marvin Minsky, Nat Rochester kaj Claude Shannon. Li estas la filo de komunistoj, kiuj havis grandan fidon je teknologio.

Pli lastatempe, li ankaŭ inventis novan komputillingvon: Elephant 2000 ("Elefanto 2000"—ĉar "elefanto neniam forgesas"), kiu estas evoluo de Lispo kiu enigas kaj eligas parolaĵojn.

Li estis profesoro ĉe MIT (1958-1962) kaj de Stanford (1962-2001), kaj nun estas emerita. Li gajnis la Premion Turing je 1971.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Lia hejmpaĝo (angle): http://www-formal.stanford.edu/jmc/