Silvio Micali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Silvio Micali
Persona informo
Silvio Micali
Naskiĝo 13-an de oktobro 1954 (1954-10-13) (69-jaraĝa)
en Palermo
Lingvoj italaangla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe BerkeleyUniversitato de Romo "La Sapienza" vd
Profesio
Okupo kriptologo • matematikisto • komputosciencisto • universitata instruisto vd
Laborkampo komputiko vd
Doktoreca konsilisto Manuel Blum vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Silvio MICALI (Palermo, 13-an de oktobro 1954) estas itala komputikisto kiu estas instruisto de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio MIT. Lia esploro koncentriĝas en teorio de Kriptologio kaj sekureco de la informo.

Micali diplomiĝis pri matematiko en La Sapienza de Romo en 1978 kaj doktoriĝis en komputiko en la Universitato de Kalifornio en Berkeley en 1982; lia direktoro de disertacio estis Manuel Blum.

Li ricevis la Premion Turing[1] en 2012 kune kun Ŝafi Goldwasser pro sia laboro kiu temis pri la teoriaj bazoj de la scienco kriptografio kaj novaj metodoj por la efika kontrolo de la matematikaj provoj en la teorio de la komputa komplekseco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]