CERN

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

CERN estas la Eŭropa Organizaĵo por Nuklea Esploro (origine nomita, en la franca, Conseil Européen pour la Recherche Nucléaire), la monde plej granda partiklofizika centro, situanta ĉe la landlimo inter Francio kaj Svislando. La svisa parto de la centro staras ĉe Meyrin, en la tuja ĉirkaŭo de Ĝenevo; la franca parto staras en la regiono "Pays de Gex". Ĝi fondiĝis 29-a de septembro en 1954. De la originalaj 12 subskribintoj de la CERN-konvencio, la membraro kreskis al la nunaj 23 membroŝtatoj ekde 2019.

CERN dungas preskaŭ 3000 personojn plentempe. Pli ol 12 000 scientistoj (reprezentantaj 500 universitatojn kaj pli ol 100 naciecojn), duono de la mondaj partiklofizikistoj, pasigas tempon ĉe CERN tie farante siajn esplorojn.

La CERN akcelilo-komplekso entenas 10 liniajn kaj cirklajn akcelilojn, ĉiuj funkciantaj kune per rilatoj inter si. La plej granda estas la LEP-koliziigejo (Large Electron Positron), cirkla akcelilo je 9 km diametra, kiu ricevas partiklojn de la Super Protona Sinkrotrono (Super Proton Synchrotron aŭ SPS), cirkla akcelilo je 2 km diametra. LEP estis anstataŭigita en la sama tunelo per granda maŝino, funkciinta ekde 2008, la Granda Hadrona Koliziigilo (Large Hadron ColliderLHC) por pritrakti hadronojn anstataŭ leptonojn.

Ĉefaj eltrovoj[redakti | redakti fonton]

En 1984, Carlo Rubbia kaj Simon van der Meer ricevis en oktobro la Nobel-premion pri fiziko pro sia malkovro de la elektromalforta forto, kiu kunigas la elektromagnetan forton kaj la malfortan forton. Post la inaŭguro de LEP en 1989, la mirindaj prognozoj de la teorio pri la elektromalforta forto estas konfirmitaj: ekzisto de partikloj kun masoj dum 85 kaj 97 foje pli ol la protono.

Inter 1989 kaj 1990, Tim Berners-Lee, al kiu aliĝis Robert Cailliau, desegnis kaj disvolvis hipertekstan informsistemon, la Tut-Tera Teksaĵo (TTT). Tiu TTT komenciĝis kiel kroma CERN-projekto...

En 1992, Georges Charpak ricevis la Nobel-premion pri fiziko pro laboroj faritaj en CERN en 1968 (disvolviĝo de la proporcia plurkamera ĉambro).

La 18-an de novembro 2010, esploristoj anoncis, ke ili sukcese kaptis antihidrogenajn atomojn en magneta kampo[1].

La 4-an de julio 2012, nova partikolo estis identigita per LHC (kiu anatataŭigis LEP-n en la sama tunelo). Esploro ankoraŭ farindis por ekscii, ĉu tio estis ĝuste la bosono de Higgs kiel priskribita de la norma modelo. Pliaj rezultoj de ĉi tiu eksperimento ellaborita dum marto 2013 permesis oficialigi la eltrovon de ĉi tiu nova elementa partiklo[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle« Scientists capture antimatter atoms in particle breakthrough », eldonita de CNN, la 18an de novembro 2010.
  2. france« C'est un boson de Higgs », eldonita la 8an de majo 2014 sur la CERN-retejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]