Bosono de Higgs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Prezento pri ebla postsigno de Higgs-bosono en kompute simulita kunpuŝiĝo de du protonoj. La bosono preskaŭ tuj malkomponiĝas en du ŝprucojn de hadronoj kaj du elektronoj. (Estas notinde, ke similaj ŝprucoj povas okazi ankaŭ ĉe aliaj kolizioj de nukleeroj. Por certigi, ke estis trovita ĝuste la serĉata fenomeno, necesas statistike signifa troo da observitaj ŝprucoj je antaŭkalkulita energio.)

Bosono de Higgs (Higgs-bosono, Higgs-a bosono) estas elementa partiklo, kies ekziston oni konjektis per la teorio nomata norma modelo de partikla fiziko, jam en la 1960-aj jaroj. Partiklo, kies ecoj similas al la teorie antaŭviditaj, estis plej verŝajne trovita en la Granda Hadrona Koliziilo de CERN, en Julio 2012.

En Marto 2013 CERN publikigis rezultojn de pliaj observoj, kiuj pli forte konfirmas tion, ke la trovita partiklo estas la Bosono de Higgs. Oni ankoraŭ povas demandi, ĉu fakte estas precize la bosono de Higgs antaŭvidita per la norma modelo. Eblas ankaŭ, ke estis trovita la plej malpeza el grupo de bosonoj, kiujn prognozas teorioj plivastigitaj.[1]

La trovaĵo de CERN estas daŭre sub intensa esplorado, ĉar plena konfirmo pri ekzisto kaj determino de ĉiuj ecoj de la bosono demonstrus ankaŭ la ekziston de kampo de Higgs kaj klarigus, kial certaj elementaj partikloj posedas mason[2]. Tio forigus grandan truon en la norma modelo. Se la partiklo montros ecojn, kiujn la norma modelo ne kapablas antaŭdiri, fizikistoj eble devos modifi la modelon aŭ utiligi alian, eventuale tute novan aŭ pli precizan teorian bazon.

Observi la bosonon kaj kalkuli ĝiajn fizikajn ecojn estas malfacila, longedaŭra proceso. Por detekti unu Higgs-partiklon oni bezonas mezume unu bilionon (10¹²) da kunpuŝiĝoj de protonoj. Por trovi ĉiujn formojn de diseriĝo de la partiklo, kio estas necesa por certigi la aplikeblan teorion, oni devas observi amason da bosonoj.

La elektra ŝargo, kolora ŝargo kaj ŝpino de Higgs-bosono estas egalaj al nulo; kaj ĝia maso estas taksata je ĉ. 125-126 GeV/c2 [3] [4].

La nomo

La partiklo kaj la kampo estas nomitaj laŭ la Brita fizikisto Peter Higgs, unu el la pioniroj de la temo. Li estis la unua, kiu sukcesis kalkuli kelkajn ecojn de la bosono. En Esperanto la nomo povas esti bosono de Higgs, Higgs-bosonoHiggs-a bosono. Se la partiklo estos konfirmita, kaj ĝi iĝos plenrajta parto de la norma modelo, oni eble ekuzos pli simplan, pli Esperantan nomon (higso aŭ io alia), sed estas tro frue antaŭdiri pri tia evoluo.

La vorto bosono (el la nomo de Barata fizikisto Bose) etikedas la Higgs-an partiklon kiel membron de la sama grupo de elementaj partikloj, kiel la fotonoj kaj kelkaj forto-portaj partikloj en atoma nukleo.

  1. Novaj rezultoj indikas bosonon de Higgs, CERN, 14 Marto 2013 (angle)
  2. . Oftaj demandoj : la Higgs-a bosono ! (france). Bulletin du CERN (28-29) (Julio 2012).
  3. V. Khachatryan; A.M. Sirunyan; A. Tumasyan; W. Adam; E. Aguilo: T. Bergauer; M. Draguicevic; J. Erö; CMS-kunlaborado (2012). Observo de nova bosono kun maso 125 GeV per la CMS-a eksperimento de la LHC (angle). Physics Letters B vol. 716 p. 30–61. COI:10.1016/j.physletb.2012.08.021. 1207.7235].
  4. T. Abajyan; B. Abbott; J. Abdallah; S. Abdel Khalek; A.A. Abdelalim; O. Abdinov; R. Aben; B. Abi; ATLAS-kunlaborado (2012). Observo de nova partiklo dum esplorado de nHiggs-a bosono laŭ la norma modelo per la ATLAS-a detektilo de la LHC (angle). Physics Letters B vol. 716 p. 1–29. COI:10.1016/j.physletb.2012.08.020. 1207.7214].