Granda Koliziigilo de Hadronoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Granda Koliziigilo de Hadronoj (internacie konata per anglalingva nomo Large Hadron Collider, mallongigita al LHC) estas la plej granda akcelilo de partikloj kun la plej alta energio, per kiu sciencistoj celas koliziigi faskojn de protonoj kun proksimume 7 TeV da energio. LHC ebligas esploradon ĉe la limoj de la teorio de Norma modelo, la nuna teoria prezento pri la partikla fiziko. Ĝi permesis pruvi la ekziston de la higzan bosonon, bosonon nomitan laŭ Peter Higgs, unu el la fizikistoj kiuj proponis la ekzistadon de tiu partiklo por ekspliki la ekziston de maso en la elementaj partikloj. La observado de tiu partiklo konfirmus la antaŭdirojn de tiu Modelo.

LHC estis konstruita de la Eŭropa Organizaĵo por Nuklea Esploro (CERN), kaj estas sub la Franca-Svisa landlimo proksime de Ĝenevo, Svisio. Ĝi estis konstruita kaj mone subtenata de centoj da universitatoj kaj laboratorioj kaj pli ol 8000 fizikistoj de pli ol 85 landoj.

Foto farita dum la konstruado de la LHC

La formo de la koliziigilo estas cirkla, kun perimetro de 27 kilometroj[1]. La kolizioj okazas inter protonoj, kaj ne inter positronoj kaj elektronoj (kiel en la LEP), aŭ inter protonoj kaj antiprotonoj (kiel en la Tevatron) aŭ inter elektronoj kaj protonoj (kiel en HERA).

La unuaj faskoj de partikloj trairis la koliziigilon la 10-an de septembro de 2008. La funkciigo de la maŝino estis akompanita de kritikoj de grupo de minoritataj sciencistoj kiuj prognozis la kreadon de nigraj truoj, kiuj povus kaŭzi eĉ la malaperon de la tuta Tero. Tiu katastrofa teorio estis neniigita de la scienca komunumo, kiu klarigis ke kvankam eblas la kreado de mikroskopaj nigraj truoj, tio kaŭzus neniun riskon al la ĉirkaŭo. Naŭ tagoj poste, la 19-an de septembro okazis akcidento en la maŝino, pro liko de superfluida heliumo, uzata por la malvarmigo de la superkonduktantaj elektromagnetoj, en la tunelo. La akcidento malebligis la funkciadon de la maŝino dum pluraj monatoj[2].

Kelkajn jarojn poste, la 4-an de julio 2012, la eltrovo de iu nova partiklo kun maso inter 125 kaj 127 GeV/c2 estis anoncita; la fizikistoj de CERN suspektis, ke ĝi estis la bosono de Higgs[3], kaj tio estis konfirmita poste, kaj pro tiu malkovro Higgs ricevis la Nobel-Premion dum CERN estis menciita kiel kontribuanto al la pruvo de la ekzisto de la bosono. Ekde tiu tempo, la partiklo montris sinkonduton kaj interagon laŭ multaj manieroj antaŭviditaj de la Norma modelo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]