Leptono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Leptono estas subatoma partiklo kun entjerplusduona spino (fermiono), kiu ne havas iun internana strukturon kaj ne partoprenas en fortaj interagoj. La etimo de la vorto leptono estas de greka vorto λεπτός, kiu signifas "malpeza". La terminon enkondukis Leon Rosenfeld en 1948 pro la fakto ke ĉiuj konataj tiatempe leptonoj havis ege malpli grandajn masoj ol kompundaj "pezaj" partikloj barionoj. Nuntempe tiu ĉi termino ne plu estas vera, ĉar ekzemple taŭono estas preskaŭ duoble pli peza ol tiaj barionoj kiel protononeŭtrono.

La familio de la leptonoj enhavas la elektronojn, la muonojn, la taŭonojn, kaj iliajn respektivajn neŭtrinojn. Laŭ norma modelo estas tri generacioj de leptonoj:

Ŝargoj de ĉiuj konataj leptonoj estas negativaj (elektrono, muono, taŭno), aŭ neŭtraj (neŭtrinoj). Ŝargoj de iliaj kontraŭpartikloj estas, male, pozitivaj aŭ neŭtraj.

Nomo Ŝarĝo Pezo (GeV)
Elektrono -1 0,000511
Elektrona neŭtrino 0 0
Muono -1 0,1066
Muona neŭtrino 0 0
Taŭno -1 1,784
Taŭna neutrino 0 0

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]