Kune

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el GEJ-gazeto)
Saltu al: navigado, serĉo
la novelektita asocia prezidanto Thomas Pusch skeĉe sur titolpaĝo de GEJ-Gazeto 2 / 1991

Kune (ankaŭ /·kune·/, ĝis 1999 GEJ-gazetoGEJ-Gazeto) estas la membrogazeto de la Germana Esperanto-Junularo. Ĝi aperas kiel interna revueto kadre de Esperanto aktuell[1] kaj enhavas diverstemajn artikolojn kiuj ĉefe celas junulajn Esperantistojn.

La GEJ-gazeto fondiĝis de Thomas Bormann en 1979.[2] Kiel memstara gazeto ĝi aperis 6-foje jare ĝis ĉirkaŭ 2000, poste tiu nombro malpliiĝis al po kvar en jaro. Inter 2000 kaj 2010 la revuo funkciis ankaŭ kiel membrogazeto de la Aŭstria Esperanto-Junularo. Ekde januaro 2011, kiam komencis redakte agi Miriam Hufenbach kaj Caroline Patzelt, la kune aperas kiel parto de Esperanto aktuell, denove po ses fojojn jare.

Redaktistoj[redakti | redakti fonton]

Jen elekto el la redaktistoj de la revuo ekde ĝia tempo kiel memstara GEJ-gazeto:

Ankoraŭ en 2010 formale la redaktoroj estis Stefanie Hanisch kaj Katharina Tanzberger, sed la revuo apenaŭ aperadis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reta prezentado de la kune (germane) kun ligiloj al legantoreagoj al artikolo pri riismo, Esperanto aktuell 2015/1
  2. Intervjuo kun Thomas Bormann pri la kune, 2014 (germane)