Tornisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
lignoturnisto en Birmo

Tornisto estas profesio ĉe kiu la praktikanto faras ĉiajn produktojn, inter kiuj maŝino- kaj ilarerojn, sur eta ĝis mezgranda tornomaŝino. Tornisto laboras laŭ labordesegnaĵo, skizo aŭ ekzemploparto.

Industrie, la profesio konsideratas fako de metalurgio kaj oni uzas diversajn materialojn kiel ŝtalo, gisfero, kupro, bronzo, latuno, duavice ankaŭ plasto.

Tamen la metio de tornisto estas unu el la plej aĝaj profesioj, jam praktikata en antikva Egiptio, antikva Grekio, Romio kaj ĉe la etruskoj. Metie, krom ligno pli malofte ankaŭ prilaboratas korno, eburo, sukceno, alabastro, steatito (sapoŝtono), serpentinito, polimetilmetakrilato (akrila vitro) kaj aliaj plastoj - Malgraŭ tio, en Esperanto oni kutimas nomi la metilaboran teknikon laŭ la ĉefa materialo lignotornado, precipe ĉar sen la aldonaĵo la vorto tre elvokas pensojn pri la samnoma ŝtormo tornado.

Horloĝisto uzanta tornomaŝinon por metaltornado
lignoturnado en Indonezio

Oni faras etajn seriojn de produktoj, vicpartoj aŭ prototipoj. La industria 'tornado' okazas sur tornomaŝino. La laboritaĵo rotacias per granda rapideco dum ĝi estas prilaborata per ĉizilo.

Familiaj nomoj[redakti | redakti fonton]

En la eŭropa mezepoko, oni ofte uzis metiistajn profesiojn kiel familiaj nomoj. Tial, en la germana kaj jida lingvoj la nomo oftas kiel familia nomo en la formoj Drechsler [DREKSla] aŭ historie [DREKSler], Drexler, Dressler kaj Dreyer [DRAja], per hebreaj literoj דרעכסלער, la finna analogio estas Sorvari, en la rusa kutimas cirila formo de la germana kaj jida nomoj, Дрехслер [DREĤSler], sed ankaŭ ekzistas la familia nomo Токарь [TO:karʼ]), same en la pola la nomo Tokarz, kaj analogie ankaŭ la angla familia nomo Turner devenas de la profesia nomigo woodturner.