Prototipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Prototipo (normotipo) signifas primitivan tipon, unutempan modelon aŭ unuan ekzempleron de io ekz. prototipon de softvaro, varo kiel aŭtomobilo, aviadilo.

La prototipoj servas por eksperimenti, elprovi nove evoluigitajn ekzemplerojn, malkovri ties mankojn, nesufiĉecon ks. kaj por eluzi la ricevitajn spertojn por perfektigi la prototipon kaj igi ĝin preta por seria produkto.