Programaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Softvaro)
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Du programistoj laborante ĉe IBM Tipo 704 ĉe la National Advisory Committee for Aeronautics (NACA), 1954.

Programaro (aŭ softvaro) estas aro de iloj logikaj (ne fizikaj) de komputilaj sistemoj, kiuj regas kaj lasas regi ĝin por realigado de konkreta laboro. Programaro povas esti, ekzemple, programoj por skribi dosierojn, registri aŭ aŭskulti sondosierojn, esplori interreton, la operaciumon (Linukso, Vindozo) ktp...

Eble la difino plej ĝusta de programaro estas de Instituto de inĝenieroj elektronikaj kaj elektroteknikaj en sia normo 729: "La sumo de la programoj de komputado, procedoj, reguloj, dokumentoj kaj asociataj datumoj, kiuj estas parto de komputada sistemo". Laŭ ĉi tiu difino, la programaro konsistas ne nur el programoj sed ankaŭ el ĉiuj datumoj konserveblaj per komputika memoro aŭ datumportilo.

Kreado de programaro[redakti | redakti fonton]

La kreado de programaro estas kompleksa procedo de analizo tra programado ĝis testo de la koncernaj programoj.

Programaro estas realigita antaŭe mense ellaborita verko. "Realigita" signifas, ke programaro disponeblas sur dvd, kd, diskedo aŭ alia komputila dosierujo.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Programisto.

Programisto, disvolvigistokomputilprogramisto, aŭ ankaŭ softvara inĝeniero estas persono kiu kreas komputilan programaron. La termino komputilprogramisto povas referenci al specialisto en unu areo de komputiloj aŭ ĝeneralisto kiu verkas kodojn por multaj tipoj de programaro. La fakulo kiu praktikas aŭ profesias formalan alproksimigon al programado povas esti konata ankaŭ kiel program-analizisto.

Specoj de programaro[redakti | redakti fonton]

Estas malfacile klasigi la diversajn specojn de programaro, sed eblas fari tion jene:

Sistema programaro[redakti | redakti fonton]

Sistema programaro regas la aparataron.

Tekstredaktilo
Operaciumo
Firmvaro
Peliloj
Helpiloj
...

Ellabora programaro[redakti | redakti fonton]

Ellabora programaro helpas al programistoj skribi programojn kaj uzi malsamajn programlingvojn.

Tekstredaktilo Interpretilo Erarserĉilo Bindilo Kompilumilo ...

Uzanta (labor)programaro[redakti | redakti fonton]

Uzanto-laborprogramoj ebligas al uzantoj fari unu aŭ plurajn konkretajn laborojn, en ia ajn kampo de aktiveco kiun eblas aŭtomatigi aŭ apogi per komputiko.

Bildumilo Datumbazo Dokumentoredaktilo Retpoŝtilo Sterntabelo Tradukilo TTT-legilo Videoludo ...

Libera programaro[redakti | redakti fonton]

Libera programaro estas programaro kiu estas libere uzebla, distribuebla kaj ŝanĝebla laŭ la sekvaj specoj[1][2][3][4]:

  • La libereco por uzi la programon, por iu ajn celo (libereco 0).
  • La libereco por studi kiel la programo funkcias, kaj ŝanĝi ĝin por viaj bezonoj (libereco 1). Dispono pri la fontkodo de la programo estas antaŭkondiĉo por tio ĉi.
  • La libereco por disdoni kopiojn, do vi povas helpi vian najbaron (libereco 2).
  • La libereco por plibonigi la programon, kaj disdoni viajn plibonigojn al la publiko, por helpi ĉiujn (libereco 3). Atingo al la fontkodo estas antaŭkondiĉo por tio ĉi.

Liberan programaron subtenas kaj stimulas la libera programaro-movado. La iniciatinto de tiu movado estas Richard Stallman, kiu fondis organizon Fondaĵo por Libera Programaro (Free Software Foundation) por antaŭenigi ĝin. Ili promesas al ni ke Libera Programaro konservas la kvar suprajn specojn de libereco, por la uzantoj de la programaro.

Google Chrome estas ekzemplaĵo de mallibera programo, male al Mozilla Firefox

Mallibera programaro[redakti | redakti fonton]

Mallibera programaro, ankaŭ nomata "ne-libera", "proprieta" aŭ "fermit-fonta" estas programaro kiu ne estas sub la kriterioj por libera programaro. Senpaga programaro (angle freeware) estas speco de mallibera programaro, kiu disponeblas por uzado senpage. Malgraŭ tio, oni ne rajtas modifi, redistribui aŭ studi (inversa inĝenierarto) ĝin sen la permeso de la kreinto.

  • Mikroprogramaro (ankaŭ nomata integrita programaro aŭ firmprogramo aŭ firmvaro, el la angla firmware) estas speco de programaro kiu ebligas kontrolon, monitoradon kaj datummanipuladon de eletronikaj produktoj kaj sistemoj.
  • Viruso estas programaro, kies celo estas mem-kopiiĝi en aliajn programojn aŭ al aliajn komputilojn, ofte ne informante la uzanton kiu ĝin lanĉas, kaj fojfoje difektante aŭ kopiante dosierojn.

Neologismo "softvaro"[redakti | redakti fonton]

Kelkaj esperantistoj uzas la vorton softvaro en Esperanto ĉar la angla vorto software estas uzata kiel neologismo en multaj lingvoj tutmonde.

Laŭ ili tiu vorto estas unuradika (softvar + o ), do ili opinias ke nova radiko aldoniĝis al Esperanto laŭ la 15-a regulo de la Fundamento. Aliaj interpretas ĝin kiel kunmetaĵon de la radikoj soft kaj var, sed tio ne estas tre logika, ĉar en Esperanto softa signifas milde mallaŭta, do neniel rilatas al komputikaĵo.

La malvorto de softvaro estas la neologismo hardvaro, nome aparataro. Kiel malvorto de hardvaro, softvaro estas uzata por pli vasta signifo: ekz. datumoj ludataj per aparataro kiel datumoj en registradaj mediojelektra signo.

La plej ofta esprimo en Esperanto por tiu koncepto estas la kunmetaĵo programaro, kiu bone kaptas la intencitan signifon sen neceso de nova radiko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Apleto (apo)

Komputila programo

Libera programaro

Esperantigitaj programoj

Vivciklo de programareldono

Biervaro

Mallibera programaro (en: proprietary software)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(germana) Historio de programarkreado

(angla) Deveno de programaro

(angla) Deveno de la vorto "software"

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo Software en la itala vikipedio, listo de aŭtoroj

  1. (Referu al GNU ProjectWhat is Free Software. Free Software Foundation.)
  2. Philosophy of the GNU Project (gnu.org)
  3. Free Software Movement (gnu.org)
  4. What is free software (fsf.org)