Internaciismo kaj purismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 15-a regulo)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Enciklopedio de Esperanto de 1934 skribis ĉe la kapvorto Internaciismo kaj purismo:

Citaĵo
 "Ni observas en la evoluo de Esperanto du tendencojn, samtempe efikantajn.

La unua celas lingvoformojn plej internaciajn, laŭ sia formo. Tiu tendenco enestas jam en la "Unua Lernolibro", kies 15-a regulo permesas uzadon de ĉiuj vortoj - tiel nomataj "fremdaj" (pliverdire "internaciaj"). La rezulto de tiu tendenco estas apero de vortoj: redaktoro, redakcio, iĥtiologio (apud la fiŝoscienco) ktp. Ni povus nomi la reprezentantojn de tiu tendenco - "Esperantistoj-internaciistoj".

La dua tendenco celas, ke la lingvoformoj fariĝu laŭeble logikaj, laŭgramatikaj, eĉ se tio kelkfoje kontraŭas al la tendenco internacieca. Jam en 1a "Unua Lernolibro" ni povas konstati tiun duan tendencon. En la sama 15-a regulo Zamenhofo skribis: "Ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto". La rezulto de tiu dua tendenco estas apero de vortoj: redaktisto, redaktejo ktp. La reprezentantoj de tiu dua tendenco estas kvazaŭ "Esperantistaj puristoj". 
— Ernest Drezen, Skizoj pri Teorio de Esperanto, paĝo 77

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]