Dua Libro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dua Libro
Origina titolo Dua Libro de l' Lingvo Internacia
Dua Libro
Aŭtoroj
Aŭtoro Ludoviko Lazaro Zamenhof
Eldonado
Eldonjaro 1888
Urbo Greater Coat of Arms of the Russian Empire 1700x1767 pix Igor Barbe 2006.jpg Varsovio, Rusia Imperio
Trajtoj
Paĝoj 50
Antaŭa verko Unua Libro
Sekvanta verko Aldono al la Dua Libro
Information icon.svg
vdr

Dua Libro de l' Lingvo Internacia, aŭ simple Dua Libro, estas broŝuro de 50 paĝoj, eldonita de L. L. Zamenhof komence de 1888.[1][2]:§Ⅳ Ĝi estas la dua libro pri Esperanto, post la Unua libro (1887). Malsimile al la Unua Libro, kiu estis verkita en la rusa lingvo (kaj poste tradukita al diversaj naciaj lingvoj), la Dua Libro estis originale verkita en Esperanto.[3]:§3.2

Historio de eldonado[redakti | redakti fonton]

La Dua Libro estis aprobita de la cenzuro je 18-a de januaro (laŭ la tiama julia kalendaro; 30-a de januaro laŭ la gregoria kalendaro) de 1888. Jen ĝia kovrilpaĝa teksto:

D-ro Esperanto
Dua Libro de l' Lingvo Internacia
Kajero n-ro 1, kosto 25 kopekoj
Varsovio, 1888

Laŭ la Antaŭparolo de la Dua Libro, tiu ĉi broŝuro estis fariĝonta la unua parto de pli ampleksa libro, enhavonta kvin aŭ ses kajerojn, aperontajn dumonate dum 1888. Sed post la eldono de la unua parto, Zamenhof decidis ke la aliaj partoj ne plu estis bezonataj, kiam li aŭdis pri la planoj de la Usona Filozofia Societo pridiskuti artefaritan internacian lingvon konference.[4] Anstataŭe li nur publikigis la Aldonon al la Dua Libro de la Lingvo Internacia; tamen, la konferenco neniam okazis.[4]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La libro konsistas el du partoj.

Respondoj al skribintoj[redakti | redakti fonton]

La unua parto (16 paĝoj) respondas al skribintoj, kaj konsistas el la antaŭparolo kaj la ĉapitroj Ⅰ kaj Ⅱ. En tiuj paragrafoj, Zamenhof respondas publike al ĉiuj skribintoj, ne povante respondi aparte je diversaj demandoj, proponoj de reformoj en la lingvo ktp.

Ĉapitro Ⅰ respondas al kvar specoj de skribintoj: (a) tiuj, kiuj laŭdas Zamenhofon, ne traktante la lingvon mem; (b) tiuj, kiuj “per senfinaj filozofadoj […] skribis instruitajn artikulojn [sic]” kaj ne serioze diskutante Esperanton mem; (c) tiuj, kiuj kritikas la lingvon, miskompreninte ĝin; kaj (ĉ) tiuj, kiuj nur diris “sensencajn ŝercojn”. En fina paragrafo aperas la fama frazo: "Mi ne volas esti kreinto de l' lingvo, mi volas nur esti iniciatoro" (p. 12).

Ĉapitro Ⅱ diskutas ĉu taŭgas la nombro 10 milionoj, la kriterio en la slipeto en la Unua Libro kiu promesas ke oni lernos Esperanton, se tiom da homoj publike same promesos.

Ekzercoj kaj tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

La dua parto, ĉapitro Ⅲ, konsistas el 20 paragrafoj, kiuj estas ekzercoj por lernado de la lingvo.

Paragrafoj 1–16 estas mallongaj, po unu alineo en paragrafo. Paragrafoj 1, 4, kaj 7 enhavas gramatikajn regulojn:

  • Paragrafo 1 temas pri la artikolo la: La vorto "la" estas nomata "artikulo" [sic]; ĝi estas uzata tian, kian ni parolas pri objektoj konataj. Anstataŭ "la" oni povas ankaŭ diri "l' ", se ĝi ne estos malbonsone.—Se iu ne komprenas bone la uzon de la artikulo [sic], li povas tute ĝin ne uzi, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa.
  • Paragrafo 4 enkondukas la pronomon ci, ne trovita en la Unua Libro, sed avertas ke ĝi "preskaŭ nenian [sic] estas uzata".
  • Paragrafo 7 temas pri kunmetado de vortoj: Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de simplaj vortoj; prenataj estas ordinare la puraj radikoj, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t.e. la radikon kune kun la finiĝo.

Paragrafo 17 estas Esperanta traduko de la fabelo “La ombro” de Hans Christian Andersen, el germana traduko[4] (Zamenhof ne parolis la danan lingvon de la originalo). Paragrafo 18 estas listo de 15 popoldiroj (simile al la Proverbaro Esperanta); paragrafo 19 estas Gaudeamus igitur, tradukita de "Hemza" (fakte, pseŭdonimo de L. L. Zamenhof mem[4]); paragrafo 20 estas tradukaĵo de la lido "Lieb Liebchen, leg’s Händchen auf’s Herze mein" de Heinrich Heine, tradukita de "K. D." (pseŭdonimo de Leo Belmont[4]).

La fabelo “La ombro” estas la unua prozaĵo de signifa longo (pli ol 1 alineo) eldonita en Esperanto (la Unua Libro enhavis nur mallongajn poeziaĵojn kaj prozaĵetojn); ĝi estis poste reeldonita en la fabelaro Fabeloj. Plena Kolekto. La Gaudeamus igitur kaj la lido de Heine aperas en Fundamenta Krestomatio.

Stilo[redakti | redakti fonton]

La Antaŭparolo kaj Ekzercoj 1–16 estis presita kun la morfemoj apartigitaj per streketoj, simile al la Unua Libro, sed la aliaj partoj ne estis tiel presitaj.

Inter multaj arkaismoj, la libro ankoraŭ uzas la arkaikajn formojn kian, tian ktp. anstataŭ la modernaj kiam, tiam ktp. (Tio ŝanĝiĝis en la Aldono al la Dua Libro.)

En la Antaŭparolo, Zamenhof uzas la esprimon " La bona genio de l' homaro vekiĝis"; Davide Astori argumentas ke tio rilatas framasonajn simbolojn.[5]:169

Humphrey Tonkin opinias ke la tradukaĵo de la poeziaĵo de Heine fare de Leo Belmont estas "iom lama".[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Korĵenkov, Aleksander. (2011) Homarano. La vivoj, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof, 2‑a eldono, Serio Scio 8 (esperante), Sezonoj.
  2. Albault, André. (1990) Naŭ Prelegoj pri la Fundamento, Esperantologio 3 (esperante). Iltis.
  3. Matthias, Ulrich. (2001) Esperanto — La nova latino de la eklezio. Flandra Esperanto-Ligo.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 Tonkin, Humphrey. (2006) “Hamleto en Esperanto”, Konferenco “Vojo de interlingvistiko: de Bruno Migliorini al la nuna tempo” Organizita de Accademia della Crusca kaj la Akademio de Esperanto, Universitato de Florenco, Italio, 28 julio 2006.
  5. Astori, Davide (2010). “Internacia komunikado kaj libera penso: Esperanto inter lingvistika kaj religia planado”, InKoj 1 (2), p. 154–193. doi:10.13130/2037-4550/603. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]