Ci-vi-distingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ci-vi-distingoT-V-distingo estas distingo inter du formoj de la duapersona singulara pronomo, unu formala, unu neformala, kiu ekzistas en iuj lingvoj, specife en pluraj latinidaj, slavaj kaj ĝermanaj lingvoj[1][2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine, latino ne distingis inter formalaj kaj neformalaj duapersonaj pronomoj; tu estas la singulara (formala aŭ neformala), kaj vos la plurala (formala aŭ neformala).

Ekde la 4-a jarcento p.K., oni ekuzis la pluralan pronomon por la Romia imperiestro kaj poste ankaŭ por la katolika papo.

Inter la 12-a kaj 14-a jarcentoj, la ci-vi-distingo ordinariĝis en multaj Eŭropaj lingvoj.

Ci-vi-distingo en diversaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Latinidaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Latinidaj lingvoj tipe havas du formojn de duapersonaj pronomoj: la neformala singulara formo (la ci-formo) devenas de la latina tu, kaj la formala aŭ plurala formo(j) (la vi-formo) devenas de la latina vos.

Jen tabelo de la ci-vi-distingo en pluraj lingvoj, en nominativo.

Duapersonaj Pronomoj en latinidaj lingvoj
Lingvo Singulara neformala Singulara formala Plurala neformala Plurala formala
aragona lingvo tu vusté vusatros vustés
franca lingvo tu vous
galega lingvo ti vostede vós vostedes
hispana lingvo , vos (Argentina), usted (Kostarika) usted vosotros (vira) vosotras (ina), ustedes (Amerika) ustedes
itala lingvo tu Lei, lei, Ella (malofta), voi (arkaika) voi, Voi voi, Loro (malofta)
kataluna lingvo tu vostè, vós vosaltres vostès, vosaltres
portugala lingvo tu, você (Brazila) você; o senhor (vira), a senhora (ina), dona (ina), vossa excelência vocês, vós (dialekte) os senhores (vira) as senhoras (ina); vossas excelências
rumana lingvo tu dumneata, dumneavoastră voi dumneavoastră, domniile voastre (arkaika)

En ĝermanaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj ĝermanaj lingvoj ankaŭ observas la ci-vi-distingon. Notinda escepto estas la moderna angla lingvo, kiu ordinare uzas la saman pronomon you; la ci-formo thou estas arkaika.

Duapersonaj Pronomoj en ĝermanaj lingvoj
Lingvo Singulara neformala Singulara formala Plurala neformala Plurala formala
afrikanso jy, jou u julle u
angla lingvo you, thou (arkaika) you, ye (arkaika)
dana lingvo du De (malofta) I De (malofta)
feroa lingvo tygum tit
frisa lingvo jo jimme
germana lingvo du Sie, Ihr (arkaika) ihr Sie, Ihr (arkaika)
islanda lingvo þú þér (malofta) þið þér (malofta)
jido דו
du
איר
ir
nederlanda lingvo jij/je, gij/ge (flandra) u jullie/je u
norvega lingvo du/deg De, Dem (arkaika, dannorvega), Dykk (arkaika, novnorvega) dere, dere (dannorvega), dykk (novnorvega) De, Dem (arkaika, dannorvega), Dykk (novnorvega)
skota lingvo thoo, ye ye, you
sveda lingvo du/dig Ni/Er (malofta) ni/er Ni/Er (malofta)

En slavaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj slavaj lingvoj observas la ci-vi-distingon.

Duapersonaj Pronomoj en slavaj lingvoj
Lingvo Singulara neformala Singulara formala Plurala neformala Plurala formala
belorusa lingvo ты
ty
вы
vy
bulgara lingvo ти
ti
Вие
Vie
вие
vie
Вие
Vie
ĉeĥa lingvo ty vy
makedona lingvo ти
ti
Вие
Vie
вие
vie
Вие
Vie
pola lingvo ty pan (m), pania (f) wy panowie (m), państwo (e), panie (f)
rusa lingvo ты
ty
вы
vy
rusina lingvo ты
ty
вы
vy
serbokroata lingvo ti vi
slovaka lingvo ty vy
slovena lingvo ti vi vidva (m du), vedve/vidve (f du), vi (m pl), ve (f pl)
ukraina lingvo ти
ty
ви
vy

En Esperanto kaj aliaj artefaritaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La originala Volapuko (1879) ne observas la ci-vi-distingon; la ununura duapersona pronomo estas ol(s). Nur poste, en 1931, Arie de Jong aldonis la formalan formon or(s) (kune la fonemo /r/) en Volapuko II.

En Esperanto, la pronomo ci troviĝas en la Fundamento de Esperanto, kiu teorie ebligus la ci-vi-distingon (kune kun vi); tamen, fakte tiu pronomo preskaŭ neniam uziĝas, krom en iuj tradukoj de tiuj beletraĵoj, en kiuj la ci-vi-distingo estas tre grava.

L. L. Zamenhof mencias ke Pra-Esperanto observis la ci-vi-distingon ĝis 1878:

Citaĵo
 La plej bona maniero kompreneble estus, se ni al pli-ol-unu personoj dirus “vi” kaj al unu persono ĉiam “ci” sed ĉiuj nuntempaj kulturaj popoloj tiel alkutimiĝis al la ideo, ke “ci” enhavas en si ion senrespektan, ke ni neniam povus postuli de la Esperantistoj, ke ili al ĉiu unu persono diru “ci” ni devus sekve havi apartan pronomon de ĝentileco (kaj tia pronomo efektive ekzistis en Esperanto antaŭ la jaro 1878). 
— [3]

En la Pra-Esperanto de 1881, mankas la ci-vi-distingo: la singulara pronomo, aŭ formala aŭ ne, estis to, kaj la plurala estis vo.[4]

La pronomo ci ne troviĝas en la Unua Libro (1887); la Dua Libro (1888) enkondukis ĝin, tamen notante ke ĝi estu “preskaŭ nenia[m]” uzata:

Citaĵo
 "Vi" ni diras egale al unu persono aŭ objekto kaj al multaj; tio ĉi estas farita pro oportuneco, ĉar, parolante kun iu, ni ofte ne scias, kiel diri al li: "vi" aŭ "ci" ("ci" signifas la duan personon de l' ununombro; sed tiu ĉi vorto estas trovata sole en la plena vortaro; en la lingvo mem ĝi preskaŭ nenian [sic] estas uzata). 
— [5]:§Ⅲ.4

La Reformprojekto de Zamenhof en 1894 provis enkonduki la ci-vi-distingon: la neformala singulara pronomo estus tu, dum la formala singulara pronomo estus vu (la plurala estas vos). Tamen, la reformprojekto malaprobiĝis. La pronomo ci troviĝas en la Fundamento de Esperanto (1905).

L. L. Zamenhof komentis pri tio en 1908:

Citaĵo
 [L]a praktiko de ĉiuj ekzistantaj lingvoj montris, ke tia “formo de ĝentileco” estas ofte tre embarasa, ĉar tre ofte ni ne scias, kiamaniere ni devas nin turni al tiu aŭ alia persono (ekzemple al infano k.t.p.): “ci” ŝajnas al ni eble ofenda, pronomo de ĝentileco ŝajnas al ni ridinde ceremonia. […] Por forigi ĉiujn ĉi tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al ĉiu, ĉiuj kaj ĉio nur “vi”. Malkompreniĝon tio ĉi neniam povas kaŭzi, ĉar en la tre maloftaj okazoj de neklareco ni povas ja precizigi nian parolon, dirante “vi, sinjoro”, aŭ “vi ĉiuj”, “vi ambaŭ” k.t.p. Por la personoj, kiuj tre sentas la bezonon de “ci” (ekzemple kiam ili sin turnas al Dio aŭ al amata persono), la uzado de “vi” ŝajnas neagrabla nur en la unua tempo (tiam ili ja havas la rajton uzi “ci”), sed post kelka praktiko oni tiel facile alkutimiĝas al la uzado de “vi” […]. Ĉio dependas ja nur de la kutimo. 
— [3]

Ido (1907), kiu originis kiel reformo de Esperanto, reenkondukis la ci-vi-distingon: la singulara neformala pronomo estas tu, kaj la singulara formala estas vu (dum la plurala, aŭ formala aŭ ne, estas vi).

Postaj artefaritaj lingvoj bazitaj sur latinidaj lingvoj (ekz. Okcidentalo, Interlingvao) sekvas la latinidan skemon de ci-vi-distingo.

Duapersonaj Pronomoj en artefaritaj lingvoj
Lingvo Singulara neformala Singulara formala Plurala neformala Plurala formala
Esperanto vi, ci (malofta) vi
Ido tu vu vi
Interlingua tu vos
Okcidentalo tu vu
Volapuko ol or ols ors

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brown, Roger; Albert Gilman (1960). “The Pronouns of Power and Solidarity”, American Anthropologist (en) 4 (6), p. 24–39. 
  2. Chatelain, E (1880-04). “Du pluriel de respect en latin”, Revue de Philologie (fr) 4, p. 129–139. 
  3. 3,0 3,1 Zamenhof, L. L. (1908-02). “Respondo 28”, La Revuo (eo). 
  4. Kiselman, Christer (2011). “Variantoj de Esperanto iniciatitaj de Zamenhof”, Esperantologio / Esperanto Studies (eo) 5, p. 79–149. 
  5. Doktoro Esperanto. (1888) Dua Libro de l' Lingvo Internacia (esperante).