Pra-Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Pra-Esperanto estas moderna termino por kiu ajn stadio en la evoluo de la lingvoprojekto de L. L. Zamenhof antaŭ ol la eldono de la Unua Libro en 1887.

Lingwe Uniwersala (1878)[redakti | redakti fonton]

Lingwe Uniwersala —la unua publike konata stadio de la lingvo— estis anoncita de Zamenhof al liaj kolegoj kiam li estis 19-jara, en la 8-a klaso de la gimnazio en Bjalistoko, en 1878.[1] En letero al Borovko en 1895,[Noto 1] Zamenhof diras:

En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama "Lingwe Uniwersala" kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco.[2][3]

La 17-an de decembro de 1878[Noto 2][Noto 3] Zamenhof festis sian naskiĝodaton kaj kune kun siaj gastoj kantis poemon en la lingvo, la nuran konatan tekston en ĝi, de kiu nur estas konataj la kvar komencaj versoj:[4][1]

Citaĵo
 

Malamikete de las nacjes,
Kadó, kadó, jam temp' está;
La tot' homoze in familje
Konunigare so debá.

 
   

Malamikeco de la nacioj,
Falu, falu, jam temp' estas;
La tuta homaro en familion
Kununuigi sin devas.[5][4][1]

 

Prononco[redakti | redakti fonton]

Laŭ Kiselman, oni povas diveni, ke la akcento en vortoj sen diakrita signo estis kiel en nuna Esperanto: [malami'kete, ho'moze, fa'milje, konuni'gare]; dum la vortoj kun diakrita signo supozeble estis akcentitaj ĉe la fino: [ka'do, de'ba].[1]

Lingvo Universala (1881)[redakti | redakti fonton]

Lingvo Universala —la dua stadio de la lingvo— estas ligita al la jaro 1881 ĉar la fontoj pri ĝi estas ĉefe el tiu jaro, kaj estas konata ke ĝi estis komencita en Aŭgusto de tiu sama jaro, tamen ankaŭ ekzistas poemo Pinto ("Penso") el 1882.[1]

La fontaj tekstoj estis entenataj en tri kajeroj de 1881-1882 el kiuj Kalocsay kaj Waringhien havis la ŝancon kopii nur parton dum la Viena Kongreso de 1936. Laŭ Waringhien, ĉiuj tiuj kajeroj estis poste detruitaj de la Nazioj.[6]

Komencante studojn ĉe universitato, Zamenhof transdonis sian lingvoverkon al sia patro, Mordeĥaj Zamenhof, por ke tiu ĝin konservu ĝis la fino de liaj studoj. Lia patro, nekomprenante la ideojn de sia filo kaj opiniante la projekton esti sensenca laboro (inter aliaj aferoj, suspektiga al la cara polico), bruligis la verkon. Zamenhof ne eksciis pri tiu afero antaŭ 1881, post kiam li rekomencis sian projekton. Ekzemplo de tiu dua fazo estas ekstrakto de letero de 1881:[mankas fonto]

Ma plej kara [ami] miko, kvan ma plekulpa plumo faktidźas tiranno pu to. Mo poté de cen taj brivoj kluri, ke sciigoj de [tuc fuc] fu-ći specco debé[j] blessi tal fradral kordol; mo vel vidé tol jam…

En moderna Esperanto: Mia plej kara amiko, neniam mia senkulpa plumo fariĝus tirano por ci. Mi povas de cent ciaj leteroj konkludi, kiel sciigoj de tiu-ĉi speco devas vundi cian fratan koron; mi kvazaŭ vidas cin jam…[mankas fonto]

Vortprovizo[redakti | redakti fonton]

Gaston Waringhien konkludas, ke en ĉi tiu dialekto de 1881 Zamenhof ricevis la influon de la en 1879 aperinta Volapuko,[Noto 4] ĉar ties trajto estas sisteme unusilabigi la nacilingvajn radikojn:[7]

Dialekto de 1881 Nuna Esperanto
Kvila Trankvila
Miko Amiko
Sengo Sinagogo
Fano Infano
Fala Facila
Luga Eleganta
Mandi Demandi
Romo Aromo
Keli Kolekti
Trema Ekstrema
Pondi Respondi
[mankas fonto]

Estis kelkaj vortoj, kies ebla fonto estas la jida:

1881 Jida Esperanto
Ba Ba Sur
Baj Bejde Ambaŭ
Brivo Briv Letero
Fajfi Fajfn Fajfi
Sedro Sedre Partaĵo
Tupo Top Poto
Vugi Vign Balanci
Zalo Zal Salono
[1]

Kaj eble la rusa kaj la pola:

1881 Rusa aŭ pola Esperanto
Bavi Bawić się Ludi
Bura Бурый bruna
Ći Czy Ĉu
Es Ещё Ankoraŭ
Tiom ke
Matto Внимательный Atento
Moa Молча Muta
Ob- Об- Pri-
Pre- Пре- -eg
Rado Радость Gaja
Rudźo Róża Rozo
Strapa Страшный Teruro
Śeppi Шепнуть Flustri
Śu Że Ke
Sobi Собственность Posedi
Tergiga Терзать Ĉagrena
Tiski Тискать Plaŭdi
[1]

Zamenhof uzis -io kaj por -ujo en rudźio (rozujo) kaj por -aro en verbio (vortaro).[1]

Alfabeto[redakti | redakti fonton]

Aa Áá Bb Cc Ćć Dd DŹdź Ee Éé Ff Gg Hh Ħħ Ii Jj Kk Ll Mm Nn Oo Óó Pp Rr Ss Śś Tt Uu Ŭŭ Vv Zz Źź

(ĉ estis ć, ĝ estis , ĥ estis ħ, ŝ estis ś, ĵ estis ź)

La litero ħ nur aperis en la vorto arħa (antikva).[8][7]

Pronomoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto 1881
Singularo Pluralo
Mi Mo No
Vi To Vo
Li / Ĝi Ro Po
Ŝi Śo
Si So
Oni O
[1]

Verboj[redakti | redakti fonton]

Tensoj kaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

Tensoj de 1881 Esperanto
Kojpi Komenci
Kojpé Komencas
Kojpá Komencadis
Kojpu Komencis
Kojpuj Komencos
Kojpó Komencu
Kojpas Komencus
[1]

En tiu ĉi stadio, ekzistis du aspektoj por la pasinteca tenso: imperfekto kaj preterito -u. La imperfekto restis en la lingvo per la formo -es ĝis monatoj antaŭ la eldono de la Unua Libro en 1887.[1][2][9]

Participoj kaj konverboj[redakti | redakti fonton]

Participoj de 1881 Esperanto
Kojpenta Komencanta
Kojpaga[Noto 5] Komencinta
Kojpita Komencata
Kojpassa Komencita
Kojpata[Noto 6] Komencita
[1][10]

Por tiuj ĉi ekzistis ankaŭ la konverboj finiĝantaj ĉe -e: kojpente, kojpasse, ktp.

Verboparoj[redakti | redakti fonton]

Verboj en la nuna Esperanto kiel pesi (mezuri pezon) - pezi (havi pezon) kaj ŝargi - ŝarĝi estas ia restaĵo de multaj paroj kiujn Zamenhof kreis por sia lingvo de 1881. Ekzistis en frua versio de la lingvo eĉ speciala formo por esprimi la rilaton inter doni kaj preni, vendi kaj aĉeti, instrui kaj lerni k.t.p.[1][2]

Percepti, fari (sukcese) Peni percepti, fari (ne nepre sukcese)
Esperanto 1881 Esperanto 1881
Vidi Vidi Rigardi Viti[Noto 7]
Aŭdi Aŭdi Aŭskulti Aŭti[Noto 8]
Senti per nazo Fladi Flari Flati
Senti per palpo Palbi Palpi Palpi
Senti per gusto Gudi Gustumi Guti
Konvinki Svazi Peni konvinki Svasi
Sperti Provi Provi Profi
Trovi Trovi Serĉi Trofi
Pruvi Pruvi Argumenti Prufi
[2][11]

En aliaj okazoj temas pri kaŭzativo: levi (levi; kaŭzi leviĝon) kaj lefi (leviĝi) aŭ stutti (instrui)[1] kaj, kvankam ne atestata, eble studdi (studi).

Gramatikaj finaĵoj[redakti | redakti fonton]

Gramatikaj finaĵoj de 1881 Esperanto
Krega Koluma
Krego Kolumo
Kregoj Kolumoj
Kregol [Noto 9] Kolumon
[1]

Ingenra finaĵo[redakti | redakti fonton]

La lingvo havis ingenran finaĵon -aŭ: puettaŭ (knabineto),[7] filaŭ (filino), princaŭ (princino), princaŭs (princinoj), kośanaŭs (korteganinoj).[7]. Tamen la finaĵo -ino konkurencis kun ĝi:[1] princino (princinon),[Noto 9] filinol (filinon).[7]

Tabelvortoj[redakti | redakti fonton]

En 1881, Zamenhof jam enkondukis la korelativojn kiel tavelon:

Tabelvortoj -o -u -a -e -al -el -am -om -es
Ki- Kvo Kvu Kva Kvi Kvej Kve Kvan Kvom ?
Ti- Fo Fu Fa Fi Fej Fe Fan Fom ?
I- Ko Ku Ka Ki Kej Ke Kan Kom ?
Ĉi- Ćio Ćiu Ćia Ćii Ćiej Ćie Ćian Ćiom ?
Neni- Fio Fiu Fia Fii Fiej Fie Fian Fiom ?
[1]

Fiu prononciĝis [fju].[2] La tavelvorta finaĵo -an ne kaŭzis konflikton, ĉar la akuzativo tiam estis -l. Tiu ĉi finaĵo restis sama eĉ post la eldono de la Unua Libro en 1887.[12]

Funkcivortoj[redakti | redakti fonton]

Prepozicioj[redakti | redakti fonton]

Prepozicioj finis ĉiam per vokalo kaj laŭ regulo povis kombiniĝi kun artikolo. Ekz: al la → al, sur la → bal, inter la → bul, en la → il.[1] Tiu trajto restas en nune Esperanto, tamen ĝi estas opcia kaj nur se la prepozicio finiĝas per vokalo: sur la → sur la, de la → de l', ĉe la → ĉe l'.[12]

Esperanto 1881
Sen artikolo kun artikolo
Al A Al
Sur Ba Bal
Post (tempe) Bej Bejl
Post (loke) Bi Bil
Kontraŭ Blo Blol
Inter Bu Bul
Per Da Dal
Ĉe Di Dil
El He Hel
En I Il
Ekster Ja Jal
Kun Ko Kol
Po Pej Pejl
Pri Pri Pril
Por Pu Pul
Sub Su Sul
Pro Śte; pro Śtel; prol
Antaŭ- (loke) Vi-
[1]

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Esperanto 1881
Se nur At
Por ke Dam
Kaj E
Se Ej
Ol El
Jen En
Ankoraŭ Es
Ja Et
-et- -ett-
Krom se Hor
-iĝi- -idźi
Hieraŭ Jur
Apenaŭ Kaŭ
Nur Koj
Ĉar Kor
Nun Nuk
Ankaŭ Os
Almenaŭ Paś
Plue Pelle
Antaŭ ol Pin
Sen Ple
-eg- Pre-
Tro Prej
Jes Si
Sed Sej
Ke Śu
Kvazaŭ Vel
[1]

Aliaj, kiuj restis samaj, estas -ano, aŭ, dum, -estro, -igi, jam, mal-, mem, ne, nu, plej, pli, tre, tuj.

Transiro al Lingvo Internacia (1887)[redakti | redakti fonton]

Lingvo Internacia estas la tria kaj lasta stadio de la lingvo. En letero al Borovko, Zamenhof skribis:

Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon—kaj mi havis sufiĉe da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke la lingvo jam estas tute preta.[2]

Mallonge antaŭ la eldono de la Unua Libro, la imperfekto, kies finaĵo estis -es ankoraŭ estis en la lingvo.[2][9] En frua versio de la lingvo ekzistis ambaŭ participaj sufiksoj por la kondicionalo kaj la imperativo (la lasta en la senco de devo: kiu devas fari, kiu devas esti farata).[2] En la publikigita libro tiuj ĉi gramatikaĵoj ne plu ekzistas.[1]

La unua versio de la Unua Libro, la rusa, aperis la 26-an de julio de 1887.[13] En 1887 la tempaj tabelvortoj finiĝis ĉe -an anstataŭ ol ĉe -am kiel nun. Tio restis de la versio de 1881, malgraŭ ke ĝi kaŭzis koliziojn kun la nova akuzativa formo de la vortoj ia, tia, k.t.p. En la Dua Libro de l’ Lingvo Internacia, en 1888, li ankoraŭ uzis la finaĵon -an.[14] Tio estas tamen detalo, kaj oni povas konsideri la Lingvon Internacian el 1887 kaj esperanton el 1905 kiel la saman varianton de la lingvo.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tradukita el la rusa en 1896 de Vladimir Aleksandroviĉ Gernet (1870-1929) kaj reviziita de Zamenhof mem.
  2. La 5-an de decembro, laŭ la julia kalendaro; bonvolu vidi la artikolon Zamenhofa tago.
  3. Tio estas, ĉirkaŭ unu jaron antaŭ la unua eldono de Volapuko.
  4. Pri la influo de Volapuko sur Esperanto, bonvolu vidi la artikolon Volapuko kaj Esperanto.
  5. Malrekte atestita per la formo -agaŭ -intino: mortagaŭ mortintino.
  6. -ata estis verŝajne provo kompare kun -assa.
  7. Vitti, laŭ Cash.
  8. Otti, laŭ Cash.
  9. 9,0 9,1 La akuzativo mankis en kelkaj tekstoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 1,16 1,17 1,18 1,19 1,20 1,21 KISELMAN, Christer. (2010) Esperanto: komenco, aktualo kaj estonteco. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, p. 45–107. ISBN 978-92-9017-115-7.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 ZAMENHOF, L. L. (1948) Leteroj de L. L. Zamenhof. Prezentado k[aj] komentado de Prof. G. Waringhien. I, 1901–1906. Parizo: Sennacieca Asocio Tutmonda.
  3. ZAMENHOF, L. L. (1990) Iom reviziita plena verkaro de L. L. Zamenhof. Originalaro 2. ĝis la homaranismo. 1896–1906. Kioto: Eldonejo Ludovikito.
  4. 4,0 4,1 KISELMAN, Christer. (2008) Esperanto: Its Origins and Early History. Prace Komisji Spraw Europejskich PAU: Andrzej Pelczar. Kraków: Polska Akademia Umiejętności. ISBN 0-8020-5382-3.
  5. WARINGHIEN, Gaston. (1959) Lingvo kaj vivo: Esperantologiaj eseoj. La Laguna: Stafeto, p. 23. ISBN 9-2901-7042-5.
  6. WARINGHIEN, Gaston. (1959) Lingvo kaj vivo: Esperantologiaj eseoj. La Laguna: Stafeto, p. 21. ISBN 9-2901-7042-5.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 WARINGHIEN, Gaston. (1959) Lingvo kaj vivo: Esperantologiaj eseoj. La Laguna: Stafeto, p. 19–48. ISBN 9-2901-7042-5.
  8. ZAMENHOF, L. L. (1989) Iom reviziita plena verkaro de L. L. Zamenhof. 1. unua etapo de esperanto. 1878–1895. Kioto: Eldonejo Ludovikito.
  9. 9,0 9,1 KISELMAN, Christer. (2015) La lingvoj de Zamenhof (1878, 1881, 1887, 1905). Literatura Foiro, N-ro 277, p. 260–265.
  10. MATTOS, Geraldo. (1998) La polapüka Esperanto. Saarbrücken: Edition Iltis, p. 198–214.
  11. CASH, Rikardo. (1992) Praesperanto. Lingvo universala. La Kancerklinikoteko. ISSN 0398-5822.
  12. 12,0 12,1 WENNERGREN, Bertilo (2016) PMEG.
  13. COURTINAT, Léon. (1964) Historio de Esperanto (Movado kaj Literaturo); (1887–1960). Bellerive-sur-Allier: Imprimérie Moderne.
  14. ZAMENHOF, L. L. (1962) Lingvaj respondoj: Konsiloj kaj opinioj pri Esperanto. Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj.