Kvina Oficiala Aldono al la Universala Vortaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kvina Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, parto de la Fundamento de Esperanto, estis ago de la Akademio de Esperanto. Per ĝi oficialiĝis ok radikoj por la lingvo internacia Esperanto. La aprobo okazis en 1934. La papera eldono "Kvina kaj Sesa Aldonoj al Universala Vortaro" publikiĝis en la Jarlibro de la Lingva Komitato kaj de ĝia Akademio, en 1935 eldonita fare de la Esperantista Centra Librejo en Parizo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]