Tekstoredaktilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tekstredaktilo)
Esperantilo

Tekstoredaktilo estas kutime simpla peco de programaro por redakti (krei, modifi) tekston. Oni distingas inter ĝi kaj dokumentoredaktilo, ĉar ĝi ne kontrolas la aranĝon de dokumentoj aŭ aliajn funkciojn ofte uzatajn en surtabla tipografio. Operaciumoj kaj programadaj medioj ofte enhavas tiajn programojn. Ofte tekstoredaktilo estas uzata por redakti konfigurajn dosierojn por la operaciumo, aplikaĵoj kaj komputillingvajn fontodosierojn.

Iuj tekstoredaktiloj estas malgrandaj kaj simplaj, dum aliaj ofertas vastan kaj malsimplan kapablaron. Ekzemple, Uniks-similaj operaciumoj kutime havas la simplan programon vi, sed multaj ankaŭ havas la grandan kaj multkapablan Emakson. Microsoft-Vindozaj sistemoj uzas la tre simplan programon Notepad (Notbloko), sed multaj personoj(speciale programistoj) uzas pli kompletan programon kia TextPad (TekstBloko). Por la Makintoŝo ekzistas ĝia propra SimpleText (SimplaTeksto), kiu WorldText-on (MondoTeksto) anstataŭiĝis, kaj ankaŭ la HTML-redaktilo BBEdit.

Famaj tekstoredaktiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]