Tornomaŝino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Tornomaŝino por ligno.
Horloĝisto uzanta tornomaŝinon por prepari pecon el kupro por horloĝo.

Tornomaŝino, aŭ tornilo, estas maŝino, kiu apartenas al grupo de la tajlmaŝinoj, kaj kiu utilas por randformi pecojn (normale metalajn, lignajn sed ankaŭ plastajn aŭ aliajn) per deprena metodo.

Ĉi tiu maŝino precipe konsistas el rado kun specialaj vajcoj por preme fiksi la prilaboratan pecon. Antaŭ la rado estas pinto, kiu servas kiel turnilo por la peco. La parto pli grava de la tornomaŝino estas la tranĉa ilo, kiun oni povas movi laŭlonge de la peca akso kaj perpendikulare al tiu akso (proksimiĝante aŭ malproksimiĝante al la peco).

Por prilabori pecon, oni metas ĝin inter la radon kaj la pinton kaj fiksas ĝin al la rado per la vajcoj. Elektromotoro rapide turnas la radon, do la pecon. La tranĉa ilo deprenas splitojn el la peco, kaj la movado de la ilo faras randformon sur la peco.

Laŭ Francisko Azorín torni estas Rondforme prilabori per tranĉa ilo pecon el ligno, eburo, metalo, fiksita sur speciala turniĝanta aparato.[1] Li indikas etimologion el la greka tornos (turno), kaj de tie la latina tornus. Kaj li aldonas la terminojn tornisto, por homo kiu profesie tornas; tornilo, tornilejo.[2]

Historie eble la unuaj tornaparatoj celis torni pecojn de ceramiko por regule prilabori ilin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 201.
  2. Azorín, samloke.