Muzika Esperanto-Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Muzika Esperanto-Ligo[redakti | redakti fonton]

Muzika Esperanto-Ligo (MEL) estas faka asocio de UEA kiu celas arigi la muzikistojn kaj muzik-amantojn de la Esperanto-komunumo kaj en vasta senco subtenas la aplikon de Esperanto en muziko.

Ĝi estis fondita en 1963 de Giovanni Battista Briano. De multaj jaroj, ĝin prezidadis Dimitar Terziev ĝis sia morto en 2002. Li ankaŭ kreis, kadre de MEL, la Internacian Esperanto-Ĥoron, kiu sceneje prezentiĝis en la Internaciaj Artaj Vesperoj de multaj lastjaraj Universalaj Kongresoj de Esperanto.

La Ligo

  • eldonas la bultenon MUZIKO, kiu ekde la jaro 1963 aperas (kun paŭzo de 2002 ĝis 2005) unu- ĝis du-foje jare.
  • kunordigas la Internacian Esperanto-Ĥoron.
  • kunvenas ĉiujare, kadre de la koresponda UK.

La estraro elektita en la 91-a UK de 2006 en Vieno konsistis el:

La bulteno MUZIKO de julio 2009 konfirmas tiun konsiston, nur ke post la UK 2008 la titolo de vicprezidanto transiris al Jennifer Bishop, tiel ke la aŭstralia geedza paro Bishop fakte "motoras" la grupiĝon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]