Diskuto:Muzika Esperanto-Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Mi intencas re-verki ion pri MEL, eĉ se mallonga, por ke ĝi plu havu sian lokon en Vikipedio. --Manolo 13 Aŭg. 2009‎, 23:56 UTC

En marto 2014 la vikipediisto Dima41 ŝovis la ĝis tiam relative nematuran tekston pri la Ligo al "ĝermolisto de Esperanto-asocioj", kaj notis "Dum multaj jaroj forlasita ĝermo, mankas informo pri nuna stato, ne funkcias ligilo". Intertempe tamen la teksto aktualiĝis, estas du aktualaj eksteraj ligiloj, kreiĝis artikoloj pri ĉiuj estraranoj nomitaj en 2006 kaj 2009 - kaj kvankam daŭre ankoraŭ mankas aktualaj informoj pri la lastaj ses jaroj, la teksto estas signife pli ol artikola ĝermo, kaj certe ne plu estas teksto "dum multaj jaroj forlasita". Tial mi remetas ĝin al sia origina loko. ThomasPusch (diskuto) 13:08, 18 Mar. 2016 (UTC)