Distrikto Ammerland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ammerland)
blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Ammerland en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Malsupra Saksio
Administra urbo: Westerstede
Areo: 728 km²
Loĝantoj: 128253
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 159 po km²
Aŭtokodo: WST
Municipokodo: 03451
Komunumoj: 6
Situo ene de Malsupra Saksio
situo de la distrikto en Malsupra Saksio

La distrikto Ammerland (germane Landkreis Ammerland) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio, tuj okcidente de la urbo Oldenburg. Administra centro estas la urbo Westerstede. Historie la teritorio apartenas al la regiono Oldenburgio.

La distrikto havas areon de 728 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 128 253 loĝantojn. En 2005 ĝi estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo. Centre de la distrikta teritorio situas la lago de Zwischenahn, la tria plej granda lago de Malsupra Saksio.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto devenas de la indogermanaj vortradikoj ameri + land, kiuj signifas "marĉa lando".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

skema mapo de la distriktaj komunumoj