Distrikto Lüchow-Dannenberg
Aspekto
blazono | mapo |
---|---|
![]() |
|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Malsupra Saksio |
Administra urbo: | Lüchow (Wendland) |
Areo: | 1.220 km² |
Loĝantoj: | 46815 (fine de decembro 2023) |
Loĝdenso: | 107 |
Aŭtokodo: | DAN |
Municipokodo: | 03354 |
Komunumoj: | 3+27 |
Situo ene de Malsupra Saksio | |
![]() |
La distrikto Lüchow-Dannenberg (germane Landkreis Lüchow-Dannenberg) situas en la pleja nordoriento de la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Ĝia administra centro estas la urbo Lüchow (Wendland). La distrikto havas areon de 1 220 km², kaj fine de decembro 2023 ĝi havis 46 815 loĝantojn. Laŭ kvanto de loĝantoj ĝi estas la plej malgranda distrikto de Germanio.
La distrikto apartenas al la metropola regiono Hamburgo, sed estas grandparte malurba. Ekzistas pluraj naturprotektitaj zonoj borde de la rivero Elbo.
Partneraj rilatoj
[redakti | redakti fonton]La distrikto havas partnerajn rilatojn interalie kun
la urbodistrikto Steglitz-Zehlendorf de Berlino
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
|