La distrikto havas areon de 650 km², kaj fine de decembro 2019 ĝi havis 113 928 loĝantojn. Ene de ĝia teritorio troviĝas la pitoreska marĉa vilaĝo Worpswede, kiu komence de la 20-a jarcento altiris multajn pentristojn kaj tial iĝis centro de artistoj. En 2005 la distrikto estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.