Distrikto Diepholz
| blazono | mapo |
|---|---|
| Bazaj datumoj | |
| Federacia lando: | Malsupra Saksio |
| Administra urbo: | Diepholz |
| Areo: | 1 987 km² |
| Loĝantoj: | 220743 (fine de decembro 2023) |
| Loĝdenso: | 108 po km² |
| Aŭtokodo: | DH |
| Municipokodo: | 03251 |
| Komunumoj: | 47 |
| Situo ene de Malsupra Saksio | |
La distrikto Diepholz [DI:Pholc] (germane Landkreis Diepholz, platgermane Landkreis Diepholt) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la samnoma urbo Diepholz.
La distrikto havas areon de 1 987 km², kaj fine de decembro 2023 ĝi havis 220 743 loĝantojn. En 2005 ĝi estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.
La lagon Dümmer plej sudokcidente, ĉe kiu dum la vintro 1978/1979 okazis la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo, ĝi dividas kun la najbara distrikto Vechta.
Administra disdivido
[redakti | redakti fonton](Nombroj de loĝantoj fine de decembro 2023)
Komunumoj (indiko, se temas pri urbo):
|

Komunumaroj kun membraj komunumoj:
* administra centro
|
|
La eksa komunumo Engeln la 1-an de novembro 2011 iĝis parto de la komunumo Bruchhausen-Vilsen.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retaj paĝoj de la distrikto, germanlingvaj
- paĝoj de la regiono "lago Dümmer", germanlingvaj
| ||||||
| ||||||||||