La distrikto Stade (aŭtokodoSTD, germaneLandkreis Stade, prononco [LANTkrajs ŜTA:de]) situas en la nordo de la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la historia urbo Stade, kiu dum la mezepoko apartenis al la hansa ligo. Nordoriente najbaras la rivero Elbo kaj la urbego Hamburgo. La distrikto havas areon de 1265 km², kaj fine de decembro 2023 ĝi havis 207 659 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo.