Distrikto Hameln-Pyrmont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Hameln-Pyrmont en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Malsupra Saksio
Administra urbo: Hameln
Areo: 796 km²
Loĝantoj: 150640
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 200 po km²
Aŭtokodo: HM
Municipokodo: 03252
Komunumoj: 8
Situo ene de Malsupra Saksio
situo de la distrikto en Malsupra Saksio

La distrikto Hameln-Pyrmont (germane Landkreis Hameln-Pyrmont) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la urbo Hameln, alia grava urbo la kuracloko Bad Pyrmont - ambaŭ donis sian nomon al la regiono.

La distrikto havas areon de 796 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 150 640 loĝantojn. La rivero Weser trafluas ĝin de sudoriento al nordokcidento.

Administra disdivido[redakti | redakti fonton]

(Nombroj de loĝantoj fine de decembro 2022)

Komunumoj (indiko, se temas pri urbo):

  1. Aerzen (10570)
  2. Bad Münder am Deister, urbo (17728)
  3. Bad Pyrmont, urbo (19604)
  4. Coppenbrügge (7142)
  5. Emmerthal [administra centro: Kirchohsen] (9855)
  6. Hameln, granda memstara urbo (57905)
  7. Hessisch Oldendorf, urbo (18458)
  8. Salzhemmendorf (9378)

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

En la distrikto funkcias Esperanto-grupo, nomata "La Ratkaptista Bando", kiu kunvenas regule ĉiun duan semajnon en kultura centro de la urbo Hameln kaj intense kunlaboras kun la najbaraj samcelaj grupoj. Sian administran adreson la grupo havas en la apuda komunumo Hessisch Oldendorf. En la urbo Hameln ankaŭ estas gastiganto de Pasporta Servo. Krome ekde la 1980-aj jaroj dufoje jare (printempe kaj aŭtune) en la distrikta komunumo Bad Münder aro da ĉefe junaj esperantistoj renkontiĝas en la tiel nomata "Berlina Arbara Renkontiĝo".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]