Gorleben
| Gorleben | ||||||
|
| ||||||
| neurba komunumo de Germanio • membro de komunumaro | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
| Distrikto | Distrikto Lüchow-Dannenberg | |||||
| Komunumaro | Samtgemeinde Gartow | |||||
| Urborajtoj | – | |||||
| Telefona antaŭkodo | 05882 | |||||
| Poŝtkodo | 29475 | |||||
| Aŭtomobila kodo | DAN | |||||
| Oficiala Municipokodo | 03354007 | |||||
| Subdivido | 2 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Klaus Hofstetter (ekde julio 2013), antaŭe Herbert Krüger | |||||
| Partio de komunumestro | WG | |||||
| Adreso de la administrejo | Hauptstr. 16 | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 614 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 53° 3′ N, 11° 21′ O (mapo)53.04805555555611.355555555556Koordinatoj: 53° 3′ N, 11° 21′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 20 m | |||||
| Areo | 21,25 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.gorleben.de/ | |||||
Gorleben - [GORleːben] aŭ [GOaleːben] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Lüchow-Dannenberg de la federacia lando Malsupra Saksio. Krome la komunumo estas membro de komunumaro, germanlingve nomata Samtgemeinde Gartow - [ZAMTgemajnde GARtoː], do de libervola ligo de 5 administre principe sendependaj komunumoj, kiuj tamen decidis komune plenumi iujn administrajn taskojn kaj servojn.
Fine de decembro 2024 la komunumo havis 614 loĝantojn sur areo de 21,35 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 30 loĝantoj/km². La teritorio norde havas bordon al la rivero Elbo. Norde, aliflanke de la rivero situas la najbara federacia lando Brandenburgio. Internacie la komunumo konatiĝis ekde la fino de la 1970-aj jaroj, kiam organiziĝis la protestoj de la kontraŭatomenergia movado kontraŭ provizora deponejo de nuklecentrale uzita radioaktiva "rubaĵo" funkcianta tie ... kaj kontraŭ la planoj samloke subtere instali finan deponejon de tiaj materialoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumaro (germane)
- Oficiala retejo nur de la komunumo Gorleben (germane)
- komunuma prezentobroŝuro en formato PDF (germane)



| ||||||



