Najbaro
Aspekto

Najbaro estas tiu persono de najbaraĵo, kiu loĝas en la apudstaranta aŭ tre proksima domo, loĝejo, ktp. Ofte la riĉuloj aĉetas domon por akiri domon apud famulo.
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj (18) proverboj pri najbaro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

„ Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon. ” 
„ Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas. ” 
„ Ne serĉu bonan arbaron, serĉu bonan najbaron. ” 
„ Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro. ”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-01-17 .