Franciszek Tokarz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Franciszek Tokarz (naskiĝis la 5-an de februaro 1897 en Wronowice (distrikto Nowy Sącz), mortis la 5-an de julio 1973 en Krakovo) - pola katolika pastro, profesoro de Katolika Universitato en Lublin, esploristo de la hinda kaj ĉina filozofioj. Poligloto kaj esperantisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Franciszek Tokarz naskiĝis kiel filo de Maciej kaj Antonina. Li frekventis al klasika gimnazio en Nowy Sącz, kaj de 1912 al mezlernejo de jesuitoj en Chyrów (Lviva provinco). Post studoj de filozofio en jesuita kolegio en Nowy Sącz kaj de teologio en jesuita kolegio en Krakovo en 1924 ordiniĝis kaj la sekvan jaron ricevis gradus-on, ekvivalentan al la grado de doktoro pri filozofio kaj teologio. Konforme al la tiutempa praktiko de jesuitoj, verkitaj diplomaj laboraĵoj estis detruitaj post fino de ekzamenado, por pli granda humileco de la kandidato.

En 1934 li forlasis la ordenon de jesuitoj kaj akceptiĝis al Armena-katolika ĉefdiocezo en Lvovo kiel administranto de la paroĥejo en Brzeżany (Ternopila provinco). Kvankam en 1938 li forlasis la diocezon, ĝis fino de sia vivo konsideris sin ties sacerdoto - neniam li akceptis funkcion en alia diocezo - de Kielce aŭ Krakovo, sur kies teritorioj li loĝis.

Liaj instruistoj pri sanskrito kaj la hinda filozofio estis Jerzy Otrębski (Universitato al Stefan Batory en Vilno), Stefan Stasiak (Universitato al Jan Kazimierz en Lvovo), Helena Willman-Grabowska (Jagelona Universitato en Krakovo). Liaj kolegoj dum la studado estis konataj polaj orientalistoj kiel Eugeniusz Słuszkiewicz, Mikołaj Ałtuchow, Włodzimir Szajan, Tadeusz Pobożniak, Tadeusz Skurzak kaj Jan Tuczyński. Li korespondis kun profesoro Stanisław Schayer de Varsovio. Pastro Tokarz magistriĝis pri orientalistiko en Jagelona Universitato en 1939 pro laboraĵo Poznanie wyzwalające w Upaniszadach (Liberiga konado en upaniŝadoj), doktoriĝis pri hindologio en 1945 pro laboraĵo Mistyczne uświadomienie absolutu podług Upaniszad (Mistika ekkonscio de absoluto laŭ upaniŝadoj). Ambaŭkaze lia ĉefgvidantino estis profesorino H. Willman-Grabowska.

En la jaroj 1947-52, por havi enspezan fonton, li krome ekstudis la anglan lingvon kaj romanistikon kaj akiris du plusajn magistrecojn. Ankaŭ li akiris diplomon pri internacia lingvo esperanto kaj estis aktiva esperantisto en la rondo de Pola Esperanto-Asocio en Krakovo.

Malgraŭ plurjara penado (habilita vojo malfermita en 1946), la habilita kolokvo ne sukcesis en Jagelona Universitato. Li habilitiĝis - surbaze de verkita jam en 1942 disertaĵo pri filozofio de sankhjo titolita Wyzwolenie (moks.a) według Sāmkhyakārikā i komentarza Gaud.apādy (Liberigo (mokŝo) laŭ Sankhjakariko kaj komentario de Gaudapado), en 1957 ĉe KUL. Recenzisto estis Constantin Régamey de Lozano; li ankaŭ kunlaboris kun Erich Frauwallner de Vieno.

Se temas pri la ĉina filozofio li estis memlernanto. En la jaroj 1955-1962 ekposedis la klasikan ĉinan lingvon laŭ la lernolibro de Erich Haenisch, gramatiko de Georg von der Gabelentz kaj vortaro de R. H. Mathews; historion de la ĉina penso ekkonis laŭ germanlingvaj lernolibroj (precipe de Alfred Forke) kaj anglalingvaj (ekz. Feng Youlan) - sekve li laboris kun alireblaj originalaj tekstoj de Mozio, Laozio kaj Konfuceo. Lia disĉiplo pri la ĉina filozofio estis Tadeusz Margul de UMCS.

De 1953 ĝis 1971 laboris en Katolika Universitato en Lublin ĉe Fakultato de Kristana Filozofio, alveturigante de Krakovo. Li lekciis la hindan filozofion kaj sanskriton, kaj de 1963 ankaŭ la ĉinan filozofion. Li edukis neniun sekvanton.

Kreita de li precedenco de la studumo pri la hinda filozofio kaŭzis, ke de 1973 KUL engaĝigis kiel lian sekvanton doktoron Leon Cyboran de Varsovio, kiu jam edukis laŭvicajn specialistojn de la fako.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Teizm czy ateizm w Sām.khyakārikā. Quaestio de theismo systematis Sām.khya in Sām.khyakārikā expositi, Kraków 1946;
  • Problem duszy w systemach indyjskich. Problème de l'âme dans les systèmes (darśana) indiennes, Kraków 1966;
  • Jedność rodzaju ludzkiego w świetle filozofii Wschodu (Unueco de la homa genro lume de la filozofio de Oriento), en: Przegląd Orientalistyczny (Orientalistika Revuo) 1963 n-ro 2, p. 133-138;
  • Čina filozofo Moh Tih kontraů la agresiva milito, en: Espero Katolika 1964 n-ro 3, p. 29-30, transpresaĵo kun kompletigoj el manuskriptoj: Forumilo 1983 n-ro 1(12), p. 7-8;
  • Z filozofii indyjskiej kwestie wybrane (De la hinda filozofio elektitaj problemoj) 1-a parto, Lublin 1975, la dua eldono korektita kaj kompletigita 1990;
  • Z filozofii indyjskiej kwestie wybrane (De la hinda filozofio elektitaj problemoj) 2-a parto, Lublin 1985;
  • Najważniejsze wiadomości o systemach bramińskich sām.khya-yoga w formie pytań i odpowiedzi (La plej gravaj informoj pri bramanaj sistemoj sankjo-jogo forme de demandoj kaj respondoj), en: Zeszyty Studenckiego Koła Orientalistycznego w Lublinie (Kajeroj de Studenta Orientalistika Rondo en Lublin) 1981 n-ro 8, p. 2-11;

Manuskriptoj kaj tajpaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Źródło i cel zakonności chrześcijańskiej w porównaniu z buddyjską (Fonto kaj celo de kristana ordeneco kompare kun la budhana), Lwów 1932 (manuskripto p. 66);
  • Poznanie wyzwalające w Upaniszadach, Kraków 1939 (tjpaĵo, p. 25);
  • Mistyczne uświadomienie Absolutu podług Upaniszad, Kraków 1945 (manuskripto, p. 101);
  • Thomas Paine's System of Religion, Kraków 1952 (tajpaĵo, p. 55);
  • La Contribution de la «Revue des Deŭ Mondes» à l'introduction de l'indianisme, Kraków 1952 (tajpaĵo, p. 62);
  • Konfucjusz i jego nauka na podstawie «Lun-yü» (Konfuceo kaj ties instruo surbaze de "Lun-yü), Kraków-Lublin 1964 (tajpaĵo, s. 174)
  • Objaśnienie i przekład «Tao-têh-king» (Klarigoj kaj traduko de "Daŭdeĝingo"), Kraków-Lublin 1962-67 (manuskriptoj: p. 98 + 156 + 325 - 3 versioj);
  • Moh Tih i jego nauka (Mozio kaj ties instruo), 1964 (manuskripto, p. 20);
  • Komentarz[e] do Lun-yü, (Komentario(j) al Lun-yü), manko de dato (manuskripto, p. 126) (tio estas ĝuste kajero por redaktaj notoj al traduko - sed la traduko de Lun-yü, t.e. Analektoj de Konfuceo laŭ F. Tokarz perdiĝis).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • M.S.Zięba: Tokarz, Franciszek, en: Powszechna Encyklopedia Filozofii, 9-a volumo: Se-Ż, Lublin 2008, p. 476b-481a.
  • Spuścizna rękopiśmienna ks. Franciszka Tokarza w archiwum Zakładu Historii Filozofii KUL. (Manuskripta heredaĵo de pastro Franciszek Tokarz en arkivo de la Fako de Filozofi-Historio ĉe KUL)

Fonto[redakti | redakti fonton]