Włodzimierz Sedlak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Włodzimierz Sedlak (naskiĝis la 31-an de oktobro 1911 en Sosnowiec, mortis la 17-an de februaro 1993 en Radom) estis pola pastro, profesoro de Katolika Universitato de Lublino, kreinto de pola skolo de bioelektroniko, elektromagneta teorio de la vivo kaj koncepto pri tut-vakuo. Honora civitano de Sosnowiec, Radom kaj Skarżysko-Kamienna.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Włodzimierz Sedlak naskiĝis en malriĉa, multinfana, minista familio en Sielec – nuna kvartalo de Sosnowiec. Serĉante laboron lia familio translokiĝis en 1919 al Suchedniów, kaj en 1920 al Skarżysko-Kamienna. Post abiturienteco en 1930 en matematika-natura gimnazio en Skarżysko-Kamienna aliĝis al Animzorga Seminario en Sandomierz, kie en 1935 ordiniĝis.

Kiel pastro eklaboris kiel prefekto en Ćmielów (1935-39), kaj poste en Sienna apud Iłża (1939-48), kie dum la milito sekrete instruis. Post la dua mondmilito, danke al lia agado, fondiĝis Meti-Lernejo kaj ekzistanta ĝis nun Ĝeneralkleriga Liceo, kiu depost 1992 portas nomon de sia fondinto.

En 1946 pastro Włodzimierz Sedlak ekstudis Matematiko-Naturan Fakon ĉe Universitato Maria Curie Skłodowska en Lublino, kie magistriĝis en 1946 pri antropologio, kaj en 1950 pri pedagogio. En 1951 doktoriĝis en UMCS per disertaĵo Varieco de organismo kiel biologia fundamento de edukado (pro ideologiaj-politikaj kaŭzoj ne aprobita ĝis 1960).

En 1952 translokiĝis al Radom, kaj en 1960 eklaboris ĉe Fako pri Kristanisma Filozofio de KUL. En 1966 habilitiĝis kadre de teoria biologio pri disertaĵo Ebleco rekrei komencojn de organika evoluo surbaze de silicia komponanto kaj sekve fariĝis gvidanto de Katedro pri Teoria Biologio. En 1974 fariĝis profesoro kaj en 1980 titola profesoro.

Scienca agado[redakti | redakti fonton]

Włodzimierz Sedlak estis scienculo, kies agado ampleksis multajn branĉojn de la scienco: bioelektronikon (unu el kunfondintoj), arkeologion, geologion, paleontologion, paleobiokemion, paleobiofizikon k.a.

Al pli gravaj, formulitaj de li teorioj, apartenas:

  • koncepto pri vivekesto kun esenca partopreno de silici-kombinoj
  • koncepto pri bioplasmo
  • koncepto pri elektromagneta naturo de la vivo

Sian sciencan esplorado komencis tuj post fino de la studoj aliĝante al esplorado de antikva metalurgio en Góry Świętokrzyskie (Santkrucaj Montoj), kie en 1957 trovis piriton en Łysa Góra, en 1959 – ardezon de fero el antikva giso kaj prilaboris rekonstruon de fergisado en fumanta fandforno. Dum plua esplorado malkovris filiton kaj en kvarcitaj tavoloj kambrian faŭnon Corallicyathida.

Surbaze de sciencesploroj publikigis en 1959 hipotezon pri siliciaj vivkomencoj.

En 1967 komencis labori pri bioelektroniko, laŭ kiu kemiaj reakcioj kaj elektronikaj procezoj en organikaj duonkonduktaĵoj estas ligitaj per interdependoj kvanto-mekanikaj, kaj fariĝis unu el ĝiaj antaŭmovigantoj en la mondo. En 1967 publikigis laboraĵon en kiu aperis mencio pri ekzisteblo de bioplasmo – la kvina materistato enestanta nur en vivaj organismoj. En 1969 formulis koncepton pri elektromagneta vivteorio traktantan pri tio, ke ĉiuj viv-procezoj realiĝas sur kvanta nivelo danke al kuplado de kemiaj reakcioj kun elektronikaj procezoj en duonkondukta medio tia kiel proteinoj kaj manifestiĝas per lumemisio aŭ per aliaj elektromagnetaj ondoj.

En libro Na początku było jednak światło (En la komenco estis tamen lumo) enigis la terminon tutvakuo (malesto de ĉio) priskribanta primaran, senfinan vakuon, kiu estis antaŭ la mondkreiĝo.

Kreado[redakti | redakti fonton]

Włodzimierz Sedlak verkis pli ol 250 traktaĵojn kaj artikolojn kaj scenaron al filmo sub la titolo Krzem – pierwiastek młodości (Silicio – elemento de juneco). Liaj la plej gravaj libroj estas:

Sciencaj verkoj[redakti | redakti fonton]

1. Rola krzemu w ewolucji biochemicznej życia (Rolo de silicio en biokemia vivevoluo), 1967

2. Bioelektronika (Bioelektroniko) , 1967-77, 1979

3. Postępy fizyki życia (Progresoj de la fiziko de la vivo), 1984

4. Kierunek – początek życia. Narodziny paleobiochemii krzemu (Direkto – vivkomenco. Naskiĝo de silicia paleobiokemio), 1985

5. Wprowadzenie w bioelektronikę (Enkonduko al bioelektroniko), 1988

Popularsciencaj verkoj[redakti | redakti fonton]

1. U źródeł nowej nauki. Paleobiochemia (Ĉe la fontoj de nova scienco. Paleobiokemio), 1973

2. Bioelektronika – środowisko – człowiek (Bioelektroniko – mediohomo), 1980

3. Homo electronicus, 1980, 1994

4. Na początku było jednak światło (En la komenco estis tamen lumo), 1986

Aŭtobiografiaj libroj[redakti | redakti fonton]

1. Życie jest światłem (Vivo estas lumo), 1985

2. W pogoni za nieznanym (Postkurante nekonataĵon), 1990

3. Człowiek i Góry Świętokrzyskie (Homo kaj Santkrucaj Montoj), 1993

4. Listy do Matki (Leteroj al Patrino), 1997

5. Boży kram (Dia butiko), 1998

6. Pamiętnik, I-IV (Memorlibro, I-IV), 1999, 2001, 2003, 2004

Aliaj libroj[redakti | redakti fonton]

1. Wykłady o bioelektronice (Lekcioj pri bioelektroniko), 1987

2. Inną drogą (Alivoje), 1988

3. Technologia Ewangelii (Teknologio de Evangelio), 1989

4. Teologia światła, czyli sięganie nieskończoności (Teologio de lumo aŭ atingado de senfineco), 1997

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]