Alfred Wierzbicki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Wierzbicki
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1957 (1957-08-14) (66-jaraĝa)
en Marynin, Lublin County
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a” vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto vd
Doktoreca konsilisto Rocco Buttiglione vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfred Marek Wierzbicki (naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1957 en Marynin) – pola katolika kleriko, teologo kaj etikisto, habilita doktoro pri homa scienco, eksterordinara profesoro de Katolika Universitato en Lublin je la nomo al Johano Paŭlo la 2-a.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1982 finis teologion ĉe Teologia Fakultato de Katolika Universitato de Lublin (KUL). Samjare ordiniĝis. Ankaŭ studis ĉe Filozofa Fakultato de KUL. En 1991 doktoriĝis surbaze de la disertaĵo Personalistyczne podstawy zasady „non-violence” (Personismaj fundamentaj de la principo senperforto), verkita sub la gvido de profesoro Rocco Buttiglione. Gradon de habilita doktoro de homa scienco pri filozofio ricevis en 2006 ĉe Filozofia Fakultato de KUL surbaze de sciencaj atingoj kaj distertaĵo titolita Filozofio kaj totalismo. Interpreto de krizo de la moderna filozofio laŭ Augusto Del Noce.

De 1992 estas akademia lekciisto ĉe Filozofia Fakultato de KUL, en 1993 iĝis tie adjunkto, kaj en 2008 eksterordinara profesoro. En 2011 estis nomumita gvidanto de Katedro pri Etiko de la sama fakultato. En la jaroj 2006-2014 estis direktoro de la Instituto de Johano Paŭlo la 2-a.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Li publikigis pli ol 150 sciencajn laboraĵojn, estas aŭtoro de 7 libroj kaj redaktoro de 5, krome kunredaktoro de la 2.

  • Polska Jana Pawła II (Pollando de Johano Paŭlo la 2-a), Instytut Jana Pawła II KUL, Lublin 2011, ​ISBN 978-83-92520-26-9
  • Filozofia a totalitaryzm. Augusta Del Nocego interpretacja kryzysu moderny (Filozofio kaj totalismo. Interpreto de krizo de la moderna filozofio laŭ Augusto Del Noce), Wydawnictwo KUL, Lublin 2005, ​ISBN 83-7363-294-8
  • Miejsca i twarze (Lokoj kaj vizaĝoj), Norbertinum, Lublin 2003, ​ISBN 83-7222-165-0
  • The ethics of struggle for liberation: towards a personalistic interpretation of the principle of non-violence, Peter Lang, Frankfurt am Main 1992, ​ISBN 36-31445-94-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]