Saltu al enhavo

Radiestezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Radiesteza Gazeto, eldonita de Pierre Delaire

Radiestezo (kunmetaĵo de la latina vorto radius -radio- kaj de la greka vorto aisthesis - sensiveco) estas la studo pri radioj kiujn emisius diversaj naturaj energioj kaj kiuj estus percepteblaj de homo. Radiestezisto estas tiu kiu klopodas iĝi sensiva je tiuj radioj. La multnombraj rigoraj esploroj, kiuj estis plenumitaj (precipe la plej grava eksperimento en la Universitato de Munkeno farita inter 1986 kaj 1988[1][2]) ne pruvis ajnan efikecon de radiestezo. Tial ĝi plejofte taksitas pseŭdosciencon.

Laŭ kelkaj radiestezistoj, ĉiaj naturaj korpoj enhavas energion, kiel ekzemple animaloj, (t.n. Aŭro), ŝtonoj, arboj, akvoj, metaloj sed ankaŭ pli ĝenerale planedoj kaj en la universo, kiuj estus kvazaŭ giganta reto de energiaj fluoj.

La maniero difini radiestezon povas multe varii laŭ la starpunkto: ĉu oni alpaŝas ĝin kiel skeptikulo aŭ kiel antaŭjuĝema eksperimentemulo, ĉu oni alpaŝas ĝin kiel sciencisto aŭ rilate al pli okultaj kredoj kiaj telepatio, geomancio, ktp...

Plejofte, kaj precipe ĉe novicoj kiuj strebas akiri la farscion, oni uzas perilon, kia rabdopendolo, veraj antenoj por intensigi la percepton. Tiu fako nomiĝas Rabdismo, de «rabdo» kiu estas mallarĝasence kaj origine divenvergo el ligno. Efektive, kvankam origine kunligita kun divenarto kaj aŭgurarto, rabdismo estis larĝe vulgarigita pro praktikaj kialoj: la strebado trovi subgrundajn akvojn kaj fontojn aŭ ankaŭ ercojn, kiuj estis tro multekosta trovi per sondiloj aŭ alispecaj altteknikaj aparatoj. Tial «fontoserĉado» fariĝis en iuj rondoj kvazaŭa sinonimo de «rabdado» kvankam tiu ĉi ne estas arto nur pri fontoserĉado.

Radiestezo povas esti uzita por elekti lokon kie domo estas starigota, por fari malfacilan elekton en vivo, por trovi energion de forpasinta persono, por diagnozi fizikan aŭ psikan malsanon ĉe vivulo aŭ ĉe areo (lokoj opiniataj sorĉitaj, ktp...) aŭ pli filistre, por lokalizi fontojn, juvelŝtonojn, metalojn.

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]
  • Radiesteza Gazeto — internacia esperantlingva organo de la radiestezoj kaj radiestezo-amikoj, 1937, monata gazeto eldonita de Delaire
  • Émile Christophe (d:Q20751207), Estu radiesteza serĉisto!, Esperanta traduko de Pierre Delaire, Parizo, Esperantista Centra Librejo, 1938 (214 paĝoj)

Pri Estu Radiesteza Serĉisto!

Citaĵo
 La vorto radiestezo ŝajne signifas la esploron de vivaj radioj pere de sentema pendolo aŭ vergeto. En 18 ĉapitroj ĉi tiu libro pritraktas multajn okultajn demandojn : ekz., pri movoj kaj utiligo de divena vergeto aŭ pendolo ; homa radiado ; influo de koloroj kaj de lumo; diagnozo kaj kuraco radiesteza. Ĝi raportas pri multo da kuriozaj eksperimentoj kaj spertoj. Alla skribanto ŝajnas, ke multo dirita estas nekredebla; tamen, ĉu oni kredas la aferon serioze studinda kaj vera, aŭ ĝin forgestas kiel memsugestion aŭ ĉarlatanaĵon, aŭ (eble pli saĝe) rifuzas formi opinion sen persona esploro de la demando, ĉiuokaze la libro estas tute leginda. La traduko estas sufiĉe bona. Kial kelkafoje citi la Zamenhofan Biblion kaj alifoje propran tradukon ? La aŭtoro prave distingas inter spiritualismo (kiun li kredas) kaj spiritismo (kiun li kontraŭas). 
—  M. C. B. La Brita Esperantisto - Numero 401, Septembro (1938)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Inĝ. José Roberto RUIZ Libro-kurso de Praktika Radiestezo (2014)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Herbert L. König kaj Hans-Dieter Betz, Erdstrahlen? Der Wünschelruten-Report, Munkeno, memeldono, 1989 (ISBN 3-923819-05-6)
  2. J.T. Enright, « Tests de radiesthésie : l’échec des expériences de Munich » (arkivo), Committee for Skeptical Inquiry,‎ julio 1998

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Lernolibro pri radiestezo de Emile CHRISTOPHE (1938)

Arkivigite je 2012-01-19 per la retarkivo Wayback Machine