Jerzy Kłoczowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jerzy Kłoczowski
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1924 (1924-12-29)
en Bogdany Wielkie
Morto 2-an de decembro 2017 (2017-12-02) (92-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Nicolaus Copernicus University in Toruń
Familio
Patro Eugeniusz Kłoczowski
Frat(in)o Jan Andrzej Kłoczowski
Okupo
Okupo historiisto • mezepokisto • politikisto • historiisto de kristanismo
vdr

Jerzy Kazimierz Kłoczowski (naskiĝis la 29-an de decembro 1924 en Bogdany Wielkie, apud Chorzele) – pola historiisto, profesoro pri homa scienco, senatano. Kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum la dua mondmilito estis soldato de la Pola Enlanda Armeo kaj partoprenanto de la ribelo de Varsovio, dum kiu perdis la dekstran manon. En la jaroj 1945–1948 studis en Universitato Adam Mickiewicz en Poznań kaj en Universitato Koperniko en Toruń. En 1950 akiris sciencan gradon doktoro kaj iĝs lekciisto de Katolika Universitato en Lublin. En 1967 iĝis eksterordinara profesoro (ricevante sciencan titolon profesoro), kaj en 1974 ordinara profesoro.

En scienca laboro okupiĝis pri historio de antaŭdispartiga Pollando kaj la 19-jarcenta, pri historio de kristanismo en Pollando kaj de ties ordenoj kaj pri historio de Mez-Orienta Eŭropo.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kościół w Polsce, (Romkatolika Eklezio en Pollando), 1968 kaj 1970
  • Chrześcijaństwo w Polsce, (Kristanismo en Pollando), 1981
  • Europa Słowiańska w XIV–XV wieku, Slava Eŭropo en la 14-a-15-a jarcentoj), 1984
  • Bullarium Poloniae (franclingva enkonduko pri Vatikanaj arkivoj pri Pollando), 1985
  • Szkice historyczne, (Historiaj skizoj), 1986
  • Dzieje polskiego chrześcijaństwa, (Historio de la pola kristanismo), 1987 kaj 1991
  • Od pustelni do wspólnoty (De ermitejo al komunumo), 1987
  • Chrześcijaństwo i historia (Kristanismo kaj historio), 1990
  • Europa Środkowowschodnia w historiografii krajów regionu (Mez-Orienta Eŭropo en historiografio de la region-landoj), 1993
  • Młodsza Europa. Europa Środkowo-Wschodnia w kręgu cywilizacji chrześcijańskiej średniowiecza (Pli juna Eŭropo. Mez-Orienta Eŭropo ene de kristana civilizo de la mezepoko), 1998
  • Dzieje chrześcijaństwa polskiego (Historio de la pola kristanismo), 2000
  • Historia Polski od czasów najdawniejszych do końca XV wieku (Historio de Pollando de la plej malnovaj tempoj ĝis fino de la 5-a jarcento), 2000
  • Aktualność przesłania paryskiej „Kultury” w dzisiejszej Europie (Aktualeco de la mesaĝo de la pariza "Kultura" en la hodiaŭa Eŭropo) (kunaŭtoro), 2007
  • Nasza tysiącletnia Europa (Nia miljarcenta Eŭropo), 2010

Bibliografio[redakti | redakti fonton]