Maksimiliano Kolbe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sankta Maksimiliano KOLBE
Fr.Maximilian Kolbe 1939.jpg
Martiro
Naskiĝis 7-a de januaro 1894, Zduńska Wola, Pollando
Mortis 14-a de aŭgusto 1941, Aŭŝvica koncentrejo, Pollando
Kultata de Romkatolika Eklezio
Beatigita 17-a de oktobro 1971
Enkanonigita 10-a de oktobro 1982
Sanktejo Maĵora Baziliko de la Senmakula Perantino de Gracio, Niepokalanów, Pollando
Festotago 14-a de aŭgusto
Atributoj rozario aŭ medaliono kun imago de Virga Maria en sia mano
Patrono de 20-a jarcento, elektraj laboristoj, ĵurnalistoj, prizonuloj politikaj, narkotismuloj

Sankta Maksmiliano Kolbe (naskiĝinta la 7-an de januaro 1894 en Zduńska Wola, mortinta la 18-an de aŭgusto 1941 en Aŭŝvico) estis pola romkatolika franciskana monaĥo, pastro, teologo kaj misiisto. En februaro de 1941 li estis arestita de gestapo kaj sendita en koncentrejon. Li pereis en Aŭŝvico, kiam li proponis sian vivon interŝanĝe por la vivo de unu patro de familio. La 17-an de oktobro 1971 papo Paŭlo la 6-a beatigis lin kaj la 10-an de oktobro 1982 Johano Paŭlo la 2-a proklamis lin kiel martiron. Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista konsideras lin patrono de la katolikaj esperantistoj.

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Li estis la dua filo de humila multenombra familio, kiu estis fidema al Nia Sinjorino de Częstochowa, al kies preĝejo ili prezentis siajn infanojn ĉiujare.

En 1906 en preĝejo al Sankta Mateo en Pabianice, laŭ lia rakonto, aperis antaŭ li Sankta Maria, tenanta en manoj du kronojn, la blankan kaj la ruĝan. Ŝi demandis lin kiun elektas komprenigante ke la ruĝa signifas martirecon kaj la blanka ĉastecon. Li prenis ambaŭ.

Misiista agado en Azio[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 19311935 estis misiisto en Japanio, kie komencis eldoni japanan revuon "Rycerz Niepokalanej" (Kavaliro de Senmakula). Similajn misiejojn li fondis en Ĉinio kaj Barato. En 1936 revenis al Pollanden al Niepokalanów (proksime al Sochaczew), kiu iĝis la plej granda katolika monaĥejo en la mondo – septembre 1939 estis tie ĉ. 700 monaĥoj kaj kandidatoj.

En Japanio Maksimiliano Kolbe ekkonis radiofonion, instalitan en multaj lokoj de la lando. Post reveno al Pollando li decidis funkciigi similan radiostacion en Niepokalanów. En antaŭmilita Pollando mankis tia ebleco. Ne perdante esperon li iĝis amatora radiisto kun signo SP3RN (kiel Radio Niepokalanów). La radiostacio disaŭdigis en la jaroj 1937/1938, ampleksante preskaŭ la tutan Pollandon.

Diroj pri Maksmiliano Kolbe[redakti | redakti fonton]

· Papo Paŭlo la 6-a, 17-an de oktobro 1971 Romo. “La pieco (de Maksimiliano Maria) estis forte bazita sur la kredo je la Sankta Triunuo. Ĝin instigis ankaŭ la amo al Kristo kaŝita en la Plejsankta Sakramento. Pro tio li ordonis en Niepokalanow la eternan adoradon... Maria'n li konsideris kiel sian plej dolĉan patrinon... li respektegis Maria'n antaŭ ĉio pro Ŝia senmakula pureco, kiun li precipe imitis... Lia tuta vivo atestis pri lia amo al Dio kaj al proksimulo... Laŭdinda estas lia prudento, kiun li elmontris koncerne ĉiujn, precipe kiam temis pri protestantoj, judoj kaj budhistoj... Antaŭ ol la Eklezio komencis pli kaj pli propagandi ekumenan movadon Maksimiliano Maria jam ĝin praktikis...”

· Kardinalo Wojtyła, la 5an de oktobro 1971 (ĉe Radio Vatikana) “La sinoferon de p. Maksimiliano, lian morton en la bunkro de la morto, kiu okazis dekkvin tagojn poste, ĉar li mem proponis sin por anstataŭigi alian kondamniton, ni ne povas kompreni, se ni rigardas ĝin disigitan dis de lia vivo. La evangelia signifo de tiu morto fontas el la tuta vivo, kiuu li travivis kiel donacon; kaj la morto mem kompletigas la vivon, por plenumi ĝian ekziston ĝis la fino. P. Kolbe estas spirita filo de Sta Francisko; en sia epoko li estis apostolo en Pollando kaj Japanio, spirita gvidanto kiu vivis sian spiritan vivon plene konsekritan al Dio.”

· Kardinalo Wojtyła, (el la artikolo por la krakova semjangazeto Tygodnik Powszechny, 42/1971). "...La altaro estas loko kie Kristo oferas sin pere de sacerdoto. La homo kiu estos levita je la honoro de altaro, tion perlaboris per sia ofero. La ekzemplo de Maksimiliano montras tion plej bone, kaj tio tuŝas nin animprofunde. De tiu dia servanto ne postrestis eĉ parto de osto aŭ karno; ĉio forbrulis en la fajro de la koncentreja forno...”

· Papo Johano Paŭlo la 2a, la 10an de oktobro 1982 sur la placo de sankta Petro. “...Por tiu fina ofero li pretigis sin, sekvante Kriston de siaj unuaj jaroj de la vivo en Pollando. Ekde lia junaĝo datas la sonĝo pri du kronoj: la blanka kaj la ruĝa – nia sanktulo ne elektadis inter ili, li prenis ambaŭ. Ekde sia infanaĝo li estis allogita per granda amo al Kristo kaj per deziro ricevi martirecon. Tiu amo kaj tiu deziro direktis lin al la vojo de la franciskana kaj pastra vokiĝo, por kiu li pretigis sin en Pollando kaj Romo. Tiu amo kaj tiu deziro akompanis lin en ĉiuj regionoj kie li en Pollando agis kiel franciskano kaj spirita gvidanto, kaj en Japanio dum misiista servado. Lian vivon inspiris la Senmakula kaj al Ŝi li transdonis sian amon al Kristo kaj la deziron por ofero. En la sekreto de la senpeka koncipiĝo antaŭ la okuloj de lia animo malfermiĝis la mirakla kaj supernatura mondo de la dia graco donita al la homo. Lia kredo kaj lia ago kaj lia tuta vivo al ni diras, ke sian apartenon al la dia graco li malkovris en la signo per la senpeka koncipiĝo. En la vivo kaj en sankteco de p. Kolbe la mariala signo estis aparte videbla. Per tio estis signita lia tuta apostolado en la patrujo kaj dum la misiado. En Pollando kaj en Japanio estis centroj de lia apostolado, aparte la urboj de la Senmakula (la pola Niepokalanow kaj la japana Mugenzai No Sono)... Kio okazis en la koncentrejo, tion la kondamnintoj komprenis. Kvankam ili povis facile konkludi, ke mortas ilia kunsuferanto, kaj home rigardante lian morton tio ŝajnis al ili malvenko, ili konsciis ke tio ne estis nur morto. P. Maksimiliano ne mortis, li oferis la vivon por la frato. En tiu morto kiu el la homa vidpunkto estis terura, troviĝas grandeco de la homa agado kaj de la homa decido: memvole oferi sin ĝismorte pro la amo.”

· Vitale M. Bommarco, OFMConv (siatempe generalo de la ordeno), la 25an de marto 1982, Romo – antaŭparolo por la libro “Massimiliano Kolbe – Patrono del nostro difficile secolo” (aŭtoro K. Wojtyła). “Kolbe kaj Wojtyła havas multon komunan: ambaŭ estas filoj de la pola nacio kaj de la apostolo de la universala spirito, sed unu afero plej proksime ligas ilin: ambaŭ portas en la koro kaj en la blazono la nomon Maria. Al Maria ili estas konsekritaj!”

· Yves Ivonides, antaŭparolo en la libro “Dragovoljac bunkera gladi”, Zagreb, 1997 (aŭtoro Živko Kustić). Laŭ karaktero li estis inteligenta, sed li ne sopiris sciencan karieron. Tiu junulo, kun subtila aspekto kaj malbona sano, anime estis homo kiu deziris detruadi kaj konstruadi. Li ne lernis pro la scio, sed per tiu scio, per tiu rekonita armilo batali, labori, agi. Agado estis lia fantazio, bezono de la karaktero, imperativo de vokiĝo kiel la rivero kiu fluas, kiel la vento kiu transflugas la montojn, kiel la pluvo kiu akvumas. Batalo estis bezono de lia animo. Sed li ne deziris batali kontraŭ ventumiloj, per la armeoj de la historio, kun mortintaj kontraŭuloj. Pro tio li tute pleniĝis de moderna vivo, li provis eniri ĉiujn ĝiajn problemojn, trastudi ilin el ĉiuj flankoj kaj eluzi ĉiujn eblecojn, ĉiujn rimedojn de la moderna civilizacio por atingi la celon. Lin ne timigis la evoluo, li ne el malproksime kondamnis la movadon de la mondo, kaj li ne murmuris rigardante kiel la homaro postiras laŭ la senlimaj kurboj de tiuj kiuj haltis kaj ili nur zumas ĉirkaŭ la roko en kiu restis ankoraŭ iom da mielo. Li paŝis kune kun la mondo, antaŭiris ĝin por ke ĝi ne flankeniru de la dezirata direkto. Gvidanto, naskita gvidanto, motoro, generalo - tio li estas! Homo kiu deziras ankaŭ tion kio aspektas neebla. Pro tio multaj taksis lin revanto. Li estis ĉio krom tio: ege reala kaj fer-firme logika, granda teoriisto kiu siajn ideojn dinamike transformadis al praktiko, en la vivo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]