Roman Forycki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Roman FORYCKI (naskiĝis en la 9-an de aŭgusto 1936 en Wilczebłota, distrikto Kościerzyna, mortis akcidente la 25-an de junio 2011 en Mostowo, apud Koszalin) - pola sacerdoto kaj esperantisto, rektoro de Superaj Animzorgaj Seminarioj en Ołtarzew (proksime al Ożarów Mazowiecki) en la jaroj 1978-1984 kaj en Ełk (1993-2002).

En 1954 li eniris kiel novico palotinan ordenon en Ząbkowice Śląskie. En Ołtarzew studis filozofion (1955-57) kaj teologion (1957-1961) kaj ĉe la fino iĝis presbitero. En 1965 magistriĝis pri filozofio en Katolika Universitato de Lublin. Doktoriĝis en 1972 surbaze de la disertaĵo: Problemo de deirpunkto de la teodicea argumentado pri okazinteco. Samjare ekgvidis en Ołtarzew Apostolan Instituton. En la Akademio de Katolika Teologio en Varsovio lekciis pri filozofio de religio.

Li partoprenis aktive en multaj komisionoj kaj ekspertaj grupoj, precipe pri apostoleco de laikoj. Ĉi-kampe verkis ĉirkaŭ 430 diversajn publikaĵojn. La 4-an de junio 2011 celebris jubileon de sia 50-jara sacerdoteco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]