Saltu al enhavo

Kościerzyna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kościerzyna
germane: Berent / Bern

Flago

Blazono

Flago Blazono
urba komunumo • historia reĝa urbo de Pollando-Litovio • urbeto
Kościerzyna (Pollando)
Kościerzyna (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Kościerzyny
Provinco Pomerio
Distrikto distrikto Kościerzyna
Komunumo komunumo Kościerzyna
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1398
Koordinatoj 54° 7′ N, 17° 59′ O (mapo)54.11666666666717.983333333333Koordinatoj: 54° 7′ N, 17° 59′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 150 m
Areo 15,83 km²
Loĝantaro 23723 (en 2021)
Loĝdenso 1 462,1 loĝ./km²
Poŝtkodo 83-400 do 83-401
Telefona antaŭkodo 58
Aŭtokodo GKS
TERYT 6222906011
Estro Zdzisław Czucha
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. 3-go Maja 9
Poŝtkodo de estraro 83-400
Komunuma retejo http://www.koscierzyna.gda.pl
vdr
La aviadila foto de Kościerzyna
La urboplaco de Kościerzyna

Kościerzyna (prononcu: Koŝcjeĵina; germane: Berent, origine Bern ekde la fondiĝo en 1308, tiam en la ŝtato de la Germana Ordeno; kaŝube: Kòscérzna) estas urbo en la provinco (historie vojevodio) Pomerio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Kościerzyna. Fine de 2021 en la urbo vivis 23 723 loĝantoj.

Kościerzyna troviĝas en la suda parto de Kaŝubia Lagaro, en la regiono Kaŝubio. La alteco super la maro: 150 m. Apude multaj lagoj: Lago Gałęźne (Gaŭenĵne), Kapliczne (Kapliĉne), Wierzysko (Vjeĵisko), Garczyn (Garĉin), Sudomie (Sudomje) kaj Osuszyno (Osuŝino). Danke al la bela pejzaĝo la urbo Kościerzyna estas populara turisma centro.

En la centro estas la Monto de Princino Gertruda.

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Urba historio en la Mezepoko

[redakti | redakti fonton]
La sigelo de Pomeria Princo Samboro la 2-a, 1229

La komenco de la urbo estas de la fino de 13-a jarcento. Komence tio estis nur setlejo kiu estis ĉe la defend-kastelo (burgo). La unuan fojon en historio ĝi esti menciita en la jaro 1284 kiel la sidejo de la Princino Gertruda, kiu regis sur la apudaj terenoj donacitaj al la princino de sia patro, la Pomeria Princo Samboro la 2-a. En 1308 la Germana Ordeno ĉi tie faris fortikaĵon, kiu unue nomiĝis Bern, kaj en 1312 ankaŭ prenis la ĉirkaŭaĵon. En la jaro 1346 la germanaj kavaliroj donis loĝlokorajtojn laŭ leĝo de Culm an der Weichsel (ekde 1920 pole Chełmno). Antaŭ la jaro 1398 Bern ricevis la plenajn urborajtojn - jam en la 15-a jarcento ĝi havis la nomon Berent. Tiam oni decidis pri la urboplaco kaj la apudaj stratoj.

La Ŝtato de Teŭtona Ordeno post la Dektrijara Milito, la 1466 jaro

Post la Dektrijara milito (1454-1466) la urbo apartenis al la germanlingva regno Reĝa Prusio, kiu laŭ la Paca Traktato de Toruno el la jaro 1466 memvole petis membrigon en la pola reĝlando, kaj tie ekestis la sidejo de starostoj (distrikt-estroj), ofico kiu transiradis de generacio al generacio. La plej longe regis en Berent la Denhoff-familio (ĉirkaŭ 100 jaroj) Dum la mezo de la 15-a jarcento la urbo estis malriĉa kaj havis nur 300 loĝantojn. Ili okupiĝis ĉefe pri agrokulturo, metio kaj bier-farado. La biero de la urbo estis transportita ankaŭ al Dancigo.[1]

Urba historio en la 16-a ĝis 18-a jarcento

[redakti | redakti fonton]
Stanisław Ernest Denhoff (naskita 1673 en Berent – mortis en 1728 Dancigo), starosto de la urbo
La Respubliko de Ambaŭ Nacioj post la dispartigoj de Pollando-Litovio (1772-1795)

En la 16-a jarcento la urbo estis daŭre agrokultura centro - tiam la loka historio forte estis ligita kun familio Kostków. La trifojaj incendioj (brulegoj) de la urbo dum la 17a jarcento, trairoj de la armeoj kaj epidemio de pesto rezultis la malgrandiĝon de la loĝantaro. Laŭ la skribaj informoj el la dua duono de la 18a jc en la urbo loĝis nur 602 personoj. Rezulte de la unua dispartigo de Pollando en la jaro 1772 la urbo eniris Prusion, malgraŭ tio la plimulto de la loĝantoj tiutempe estis poloj. Fine de la 18-a jarcento ekkreskis juda komunumo. Tial en la jaro 1786 sur la tereno de la urbo estis establigita juda tombejo. Post la detruo de la juda tombejo dum la Dua Mondmilito, en la jaro 1939, kaj konstruado de novaj kvartal-loĝoj en la jaroj 1972-1976 restis neniaj spuroj de ĝi. La same okazis kun la sinagogo konstruita en la jaro 1845: en la jaro 1939 gla nazioj komplete detruigis ĝin, hodiaŭ la loko post la sinagogo estas tute libera de iaj konstruaĵoj.[1]

Urba historio en en la 19a jarcento

[redakti | redakti fonton]

Post la kreo de distrikto Berent en la jaro 1818 en la urbo aperis novaj setlantoj el Germanio, ĉefe la oficistoj kaj metiistoj. Tiam ekkomencis granda disvolvo de la urbo Berent. Oni konstruis la fervoj-linion al Gdansko, ankaŭ la bier-fabrikon, tabak-fabrikon kaj laktejon. Krome oni konstruis la lernejon por knabinoj (pensionaton), la porinstruistan seminarion kaj la viran gimnazion (pensionaton). En la 19a jarcento pligrandiĝis la politiko pri germanigado nomata Kulturkampf (kulturbatalo).[2] Dum la 1870-aj jaroj Berent fariĝis la forta centro de poleco kaj la loko por disvolvo de la kaŝubaj ideoj. Sur la tereno de la urbo la 23-an de februaro 1896 estis establigita la Gimnastika Societo "Falko", kiu servis en la batalo por nacieca konscio de poloj.[1]

Urba historio en la 20-a jarcento

[redakti | redakti fonton]

Komence de la 20-a jarcento daŭris la disvolvo de la urbo. En Berent estis establigita la Popola Banko kaj la Societo de Popolaj Legejoj, oni ekkomenis eldonadi la kaŝuba revuo „Gryf” (Grifo) kaj estis establigita la Kaŝuba Domo „Bazar” (Bazara) kun koncertejo, restoracio kaj hotelo.

Perdoj de teritorio de Germanio pro la Traktato de Versajlo de 1919 (Memel-regiono en 1923)
  •  Administrita de Ligo de Nacioj
  •  Donita al najbaraj landoj
  •  Restis ĉe Germanio
  • Post la Traktato de Versajlo en la jaro 1920 oni decidis pri la limo inter Pollando kaj Germanio. Rezulte de ĝi la distrikto Berent doniĝis al Pollando kaj definitive ricevis polan nomon Kościerzyna. Dum la dudeko da jaroj en la intermilita tempo ekkomencis disvolvi la industrio. En la jaro 1926 estis establigita unu el la plej grandaj viandproduktejoj en Pollando. Dum tiu tempo Kościerzyna estis grava turisma centro. Funkciis tie 4 hoteloj, 3 tutjaraj pensionoj, 7 restoracioj kaj 2 kafejoj. En la jaro 1931 tra la urbo estis konstruita la karba fervojo, de Supra Silezio al Gdynia, do tra tuta Pollando.[1]

    Novbaroka paroka preĝejo de la Sankta Triunuo en Kościerzyna, la sanktejo kun la bildo de Dipatrino de Kościerzyna
    Kościerzyna, dum la Kaŝubia Festo, 2004

    La disvolvon de la urbo rompis la eksplodo de la Dua Mondmilito. En la jaro 1939 Kościerzyna estis enkorpigita al la germania Tria Regno. Dum la germania okupacio (okupado) la loĝantoj de Kościerzyna estis persekutitaj, murditaj, transportitaj al la germanaj ekstermejoj (koncentrejoj) kaj perforte forloĝigitaj al la Ĝenerala Gubernio. La pola respondo en la ĉirkaŭaĵo de Kościerzyna dum la Dua Mondmilito estis la subtera agado de la partizanoj de la: Kaŝa (Konspira) Milita Organizaĵo „Gryf Pomorski” / "Pomeria Grifo", kiun gvidis Augustyn Westphal (1884-1946) en Wejherowo/Neustadt in Westpreußen. La 8-an de marto 1945 en la urbon eniris la sovetia Ruĝa Armeo. Tamen la kontakto de la loĝantoj kun la sovetiaj soldatoj, pro ofte farataj raboj kaj seksperfortoj per ili, lasis nur negativajn rememorojn.[1]

    Post la fino de Dua Mondmilito la urbo havis nur 8 mil loĝantojn. Dum la 1960-aj jaroj la loĝantaro plinombriĝis danke al konstruo de novaj loĝ-kvartaloj. Nun loĝas en la urbo ĉirkaŭ 25 mil loĝantoj. Dum la 1980-aj jaroj estis komencita konstruado de nova granda hospitalo, finkonstruita en la jaro 1998. Danke al la entreprenomo de la loĝantoj, post la ekonomia krizo de la 1990-aj jaroj, nun la ekonomia situacio pliboniĝas. Disvolviĝas la turismo en la urbo kaj ĉirkaŭaĵo.[1]

    Bibliografio:

    • Andrzej Bogucki (1997): Towarzystwo Gimnastyczne „Sokół” na Pomorzu 1893-1939 / La Gimnastika Societo "Falko" en Pomerio dum la jaroj 1893-1939, Centrum Informacji Naukowej Sokolstwa Polskiego / Scienca Inform-centro de Falkado, Bydgoszcz.
    • Przemysław Burchard (1990): Pamiątki i zabytki kultury żydowskiej w Polsce / Memoraĵoj kaj historiaj monumentoj de juda kulturo en Pollando, Eldonejo Piotrowski, Varsovio.
    • Jarosław Ellwart (2000): Kaszuby / Kaŝubio, Region / Regiono, Gdynia.
    • Barbara Fabiszewska (2012): Materiały do biografii genealogii i historii rodu Kostków herbu Dąbrowa / Materialoj por genealogio kaj historio de familio Kostkóe de la blazono Dąbrowa, Wydawnictwo Stowarzyszenie Rodu Kostków / Eldonmejo de la Societo de Familio Kostków, Bjalistoko.
    • Krzysztof Grau, Działalność Towarzystwa Gimnastycznego „Sokół” w Kościerzynie w latach 1896-1939 / La agado de la Gimnastika Societo "Falko" en Kościerzyna dum la jaroj 1896-1939, „Kościerskie Zeszyty Muzealne / Muzeaj Kajeroj de Kościerzyna, n-ro 4, 2010, Kościerzyna.
    • Marian Kallas, Andrzej Bukowski (1994): Kościerzyna. Zarys dziejów miasta do 1939 roku / La skizo de historio pri la urbo ĝis la jaro 1939, Errata / Eratumo, Toruno.
    • Jerzy Antoni Kostka (2010): Kostkowie herbu Dąbrowa / La familio Kostków de la blazono Dąbrowa, Eldonejo Z. P. POLIMER, Koszalin.
    • Janina Młyńska-Niwińska (2010): Rodzinne historie po mieczu i kądzieli / La familiaj historio de patrina kaj vira flanko. Wspomnienia / Rememoroj, Eldonejo Finna, Gdansko.
    • Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski (1883): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich / Geografia vortaro de Kongresa Pollando kaj aliaj slavaj landoj, vol. 5, Nakładem Władysława Walewskiego / Eldono de Władysław Walewski, Varsovio.

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 laŭ artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, studento kaj doktoriĝa kandidato el la Pomeria Akademio en Slupsko
    2. Fakte la prusa registara kampanjo Kulturkampf ne estis kultura batalo kontraŭ poloj, sed kontraŭ katolikismo ĉie en la germanlingva reĝlando Prusio: germanaj katolikoj en la Monastera lando kaj en Rejnlando tute en la okcidento de la reĝlando same subpremiĝis kiel la germane, pole kaj kaŝube parolantaj katolikoj en okcidenta Prusio, sed ĉar tie katolikoj estis ankaŭ polaj kaj la subpremanta registaro en Berlino estis kontraŭkatolika, surloke la civitanoj havis la senton ke oni subpremus ilian apartenon al la kaŝuba aŭ pola malplimultoj.


    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]