Ferdinando Longoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinando Longoni
Persona informo
Naskiĝo 1916
en Milano, Italio
Morto la 24-an de oktobro 1975
en Limbiate
Lingvoj Esperanto
Nacieco itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ferdinando LONGONI (naskiĝis en 1916 en Milano, Italio, mortis la 24-an de oktobro 1975 en Limbiate) estis itala pastro kaj prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE).

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Longoni naskiĝis en tre nombra familio de laboristoj. Li pastriĝis en 1939 kaj estis paroĥestro dum 16 jaroj en Cerro, apud la Majora Lago (Lago Maggiore), kaj dum 17 en Limbiate, Milano. Sur la tereno de la karitata agado li fondis la Asocion de la "Arĝenta Kruco", unu el la plej aktivaj en kazoj de urĝa helpo, kaj sidejon por volontulaj sangodonacantoj.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Longoni esperantiĝis en 1954 kaj partoprenis en multaj kongresoj kaj kunvenoj, naciaj kaj internaciaj, en okcidento kaj oriento. En 1971 li estis elektita kiel prezidanto de IKUE, en 1974 reelektita preskaŭ unuanime (168 el 183 voĉoj). Li partoprenis la IKUE-kongresojn de Como (1972), Hamburgo (1974) kaj Romo (1975). De la kongreso de Como li estis la ĉefa organizanto; por la kongreso de Romo 1975 li preparis belan preĝaron malgraŭ sia malbona farto.

Sur la nacia nivelo Longoni estis longtempe vicprezidanto de la italaj katolikaj esperantistoj.

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

La Katolika Esperanto-Centro en Milano nomiĝas laŭ li "Don Ferdinando Longoni". Ĝi eldonis "Bultenon" de 1976 ĝis 2000.

Dimanĉon la 15-an de junio 2008 en la tombejo de Limbiate (apud Milano, Italio) okazis la translokado de lia tombo el tombejo “Monumentalino” (privata tombejo jam nun forlasita, ĉar ĝi estas malfacile atingebla kaj iom kaduka) al la nova “famulejo” de la antaŭ nelonge rebonigita kapelo de la pastroj en la “granda tombejo” de Limbiate. Apud la ĉerko de pastro Ferdinando oni metis ankaŭ la ujon kun la ostoj de lia patrino. La ceremonio komenciĝis per Meso celebrata de la nuna paroĥestro de sankta Georgo, pastro Angelo Gornati kaj estis kuncelebrata de multaj pastroj, inter ili pastro Luigi Alfano (esperantisto). Post la Meso la prezidanto de la itala IKUE-sekcio, Giovanni Daminelli, solene memorigis pastron Ferdinandon kiel esperantiston.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1975: Katolika preĝaro / eldonis IKUE. [Antaŭparolo Ferdinando Longoni]. Romo: IKUE 1975, 104 p. (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista 2)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]