Max Josef Metzger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Memorŝtono pri Metzger en Berlino.

Max Josef METZGER [Maks Jozef Metsger] (naskiĝis la 3-an de februaro 1887 en Schopfheim, ekzekutita la 17-an de aprilo 1944 en Brandenburg an der Havel) estis katolika pastro. Pro siaj pacismaj konvinkoj li estis kondamnita al morto de nazia popola kortumo.

En 1911, Metzger doktoriĝis pri teologio kaj filozofio. Malgraŭ siaj talentoj li ne celis karieron sciencan, sed dediĉis sin al la praktika sacerdota laboro. Liaj spertoj kiel armea divizia pastro dum la unua mondmilito igis lin pacisto. Li fondis diversajn pacismajn organizaĵojn, inter ili la Pacoligon de Germanaj Katolikoj (Katolika Ligo Interpopola) kaj la Mondpacan Ligon de la Blanka Kruco. Li engaĝiĝis en la superkonfesia movado Una Sancta kaj en Societo de Reĝo Kristo, kiu helpis alkohol-dependulojn.

Pro tiuj publike rimarkeblaj agadoj Metzger iĝis suspektata de germanaj nazioj kaj de la sekreta polico (GeStaPo). Li estis arestita trifoje:

  • je la 23-a de januaro 1934; liberigo je la 26-a
  • je la 9-a de novembro 1939; liberigo je la 4-a de decembro
  • je la 29-a de junio 1943; polica spionino estis enŝteliĝinta en la movadon Una Sancta kaj akirinta manifeston de Metzger al la episkopo de Upsalo, en kiu li formulis planojn por demokratia strukturo de Germanio.
Memortabulo pri Metzger en Magdeburgo.

Je la 14-a de oktobro 1943 Metzger estis kondamnita de juĝisto Roland Freisler en proceso de nur sepdek minutoj. Li kvazaŭ ne havis okazon defendi sin. Post ses monatoj li estis ekzekutita. Nur en 1997, la verdikto estis nuligita.

Stumbliga ŝtoneto por Metzger en Meitingen.

Metzger estis esperantisto kaj longe aktivis en Graz, kie li inter 1918 kaj 1928 eldonis la revuojn Blanka Kruco kaj Katolika Mondo. Li estis prezidanto de Internacio Katolika (IKA), organizaĵo, kiu dum kelkaj jaroj anstataŭis IKUE aŭ konkurencis al ĝi. Vidu Katolika movado.

En 1944, li estis ekzekutita en la punprizono Brandenburg-Görden.

Literaturo[redakti | redakti fonton]