Titus Brandsma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Titus Brandsma
TitusBrandsma1932.jpg
Personaj informoj
Naskonomo Anno Sjoerd Brandsma
Naskiĝo 23-an de februaro 1881 (1881-02-23)
en Bolsward
Morto 26-an de julio 1942 (1942-07-26) (61-jara)
en Koncentrejo Dachau
Kaŭzo de morto pafekzekutado
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Pontifika Gregoria Universitato
Profesio teologo, lingvisto, esperantisto, filozofo, universitata profesoro, katolika sacerdoto, ĵurnalisto, rezistanto, tradukisto
Lingvoj Esperanto, nederlanda lingvo
v  d  r
Information icon.svg


Anno Sjoerd Brandsmamonaĥe Titus Brandsma (naskiĝis la 23-an de februaro 1881 en Ugoklooster apud Bolsward, mortis la 26-an de julio 1942 en la koncentrejo Dachau) estis frisa karmelana patro, katolika sacerdoto, profesoro pri filozofio, verkisto, kontaŭnaziulo kaj esperantisto. En novembro 1985 Papo Johano Paŭlo la 2-a beatigis lin.

Esperanta vivo[redakti | redakti fonton]

Titus Brandsma estis esperantisto kaj membro de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. En malnovaj jarlibroj de IKUE (ekzemple de la jaroj 1926, 1928 kaj 1931-1932) aperis lia nomo kaj adreso. Brandsma pioniris en la organizado kaj direktado de la katolika verkistaro kaj Ekumena Movado: en tiuj aktivadoj li utiligis ankaŭ Esperanton.

Subdiktatura vivo[redakti | redakti fonton]

En Nederlando li estis inter la unuaj opoziciantoj kontraŭ la nazia diktaturo kaj skribe kaj predike kaj lerninstrue kondamnis kaj kondamnigis la persekutadon kontraŭ la judoj. Pro tio, li estis arestita de la Gestapo la 19-an de januaro 1942, deportita al Dachau kaj mortigita per injekto permane de la koncentreja kuracisto, ĉar “konsiderita - laŭ gestapa raporto sendita al Berlino - malamiko al la nacionalsocialismo”. Pro tia raporto fiaskis ĉiuj intervenoj de diversaj amikaj kaj katolikaj aŭtoritatuloj por ke lia kondamno estus ŝanĝita al dumviva karcero. Li mortis preĝante ĝisfine por siaj persekutantoj.

Konformaj atestoj de siaj kunfratoj kaj konstantaj deklaroj de kuntorturitoj kaj enlagerigitoj pri lia senkondiĉa kristana amo al ĉiuj instigis papon Johanon Paŭlon la 2-an koncedi ke ekmarŝu la kanona proceso por la eventuala laŭeklezia beatigo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]