Konsistorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kardinaloj partoprenontaj al la unua publika konsistorio de papo Pio la 10-a.

Konsistorio (el la latina consistorium = seanco, asembleo, konsilio) estas oficiala kuniĝo de konsulta kolegio de suvereno.

Origine utiligita de la romiaj imperiestroj kiuj havis sacrum consistorium ("sanktan konsistorion"), konsistorio pasis poste al la religia terminologio por indiki la plej gravajn konsultajn konsiliojn.

En la romia imperio[redakti | redakti fonton]

La "sankta konsistorio" (sacrum consistorium) estis la privata konsilio de la imperiestro, komponita de liaj plej striktaj kunlaborantoj. En ĝi partoprenis la ĉefo de la imperia administrado (magister officiorum), la ministro de la financoj (comes sacrarum largitionum), la ministro de la justico (quaestor sacri palatii) kaj la ministro de la privataj bienaj propraĵoj (comes rerum privatarum); en ĝi povis partopreni, sed ne statute, la ĉefĉambelano (praepositus sacri cubiculi).

En katolikismo[redakti | redakti fonton]

La uzo de la termino por indiki la asembleon de kardinaloj ĉirkaŭ la papo reiras al la unua duono de la 9-a jarcento, sed estis oficiale establita en la 11-a jarcento.[1]

Kiel formala asembleo de la Kardinala Kolegio (jam Sankta Kolegio) de la Katolika Eklezio, la konsistorioj okazas en la Vatikanurbo kaj estas kunvokitaj de la papo.

La kanona juro distingas ordinarajn kaj eksterordinarajn konsistoriojn: la unuaj establitaj per la partopreno de la kardinaloj rezidantaj en Romo, dum la duajn devas partopreni ĉiuj kardinaloj.

La konsistorio estas ankaŭ la okazo en kiu estas solene kreataj novaj kardinaloj. La kodo de kanona juro antaŭvidas ke tio okazu antaŭ la kardinala kolegio mem. La nomumoj de novaj kardinaloj ĝenerale estas anticipe anoncitaj, sed nur per la formala publikigo de la papa dekreto dum la konsistorio la leviĝo al kardinala rango akiras valoron.
Tio valoras ankaŭ por tiuj kardinaloj kies nomoj ne estas revelaciitaj de la papo pro apartaj motivoj (kutime politikaj), diritaj kardinaloj in pectore (kardinaloj enkoraj).

La novaj kardinaloj estis distingitaj per ringo, vertoĉapo kaj kardinala bireto. Vertoĉapo kaj bireto estas purpurruĝaj, la distinga koloro de la kardinaloj (kiuj pro tio estas ankaŭ diritaj "purpuruloj").

Kiej laŭ tradicio, en la konsistorio estas konfidita al ĉiu kardinalo la titolareco de preĝejo de Romo, kiel simbolo de la unuiĝo de la kardinaloj kun la papo.

Kiam la komponantoj de la kardinala kolegio estas en asembleo por la elekto de la papo, la asembleo prenas la nomon de konklavo kaj estas regulita per propraj normoj.

Antaŭ la Dua Vatikana Koncilio, konsistorio por la nomumo de novaj kardinaloj disvolviĝis en diversaj momentoj: la "konsistorio sekreta", en kiu la papo anoncis al la membroj de la kardinala kolegio la liston de la novaj, la konsistorio “publika” en kiu la novaj kardinaloj ricevis la bireton, kaj la '"surmetado de la kardinala bireto (galero)", kio povis okazis ankaŭ en alia momento; kaj la fina konsistorio de la proklamo.

Konsistorioj de la 12-a jarcento[redakti | redakti fonton]

• 1141 • 1144 • 1150 • 1155 • 1173 • 1179 • 1190 • 1198

La unua konsistorio kiu lasis memoron okazis en 1058.

Konsistorio de Johano Paŭlo la 2-a[redakti | redakti fonton]

Medalo memore de la konsistorio de papo Paŭlo la 2-a (1466 aŭ 1467).
  • 30-a de junio 1979: 15 kardinaloj (14 + 1 in pectore = enkora publikigita en 1991);
  • 2-a de februaro 1983: 18 kardinaloj;
  • 25-a de majo 1985: 28 kardinaloj;
  • 28-a de junio 1988: 24 kardinaloj; (dekomence ili estis 25, sed intertempe teologo Hans Urs von Balthasar forpasis);
  • 28-a de junio 1991: 22 kardinaloj (tiam estis konigita la nomon de tiu in pectore =enkora de 1979: Ignatius Kung Pin-mei);
  • 26-a de novembro 1994: 30 kardinaloj;
  • 21-a de februaro 1998: 22 cardinaloj (20 + 2 in pectore =enkoraj kiuj estos konigitaj en 2001;
  • 21-a de februaro 2001: 42 kardinaloj (publikigo de la in pectore = enkoraj de 1998). Inter tiuj, estis levita al kardinala rango Jorge Mario Bergoglio, estonta Papo Francisko. Temas pri la konsistorio plej nombra de la tuta historio de la Katolika Eklezio;
  • 21-a de oktobro 2003: 30 kardinaloj (la papo rezervis por si kardinalon in pectore = enkore kiu tamen neniam estis publikigita antaŭ la morto de la papo.

Protestantismo[redakti | redakti fonton]

La termino "Konsistorio" en la Evangelia Eklezio ĝenerale sinonimas “Konsilion de la loka eklezio, formita de "pliaĝuloj" elektitaj de la komunuma asembleo. [2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Catholic_Encyclopedia.
  2. [2] Oficiala retejo de la protestanta eklezio de Ĝenovo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mousourakis, George, The Historical and Institutional Context of Roman Law, p. 331.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [3] Kardinala Kolegio
  • [4] Listo de la datoj de la konsistorioj
  • [5] Itallingve en Cathopedia, katolika reteja enciklopedio.